Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiun elmontris Ipato al la fremda infano, ĝojis je lia feliĉo, multaj ŝovis silente en liajn manojn kunvolvaĵojn da tolaĵo, tukpecojn, blankajn bulkojn. Ia virino donacis grandan molan, tute novan ŝalon kaj la edzino de la staciestro alportis iom uzitan kaŭĉukan suĉpipon, kiun Ipato tuj metis en la buŝon de la infano.

V

Estis jam densa krepusko, kiam Ipato, akompanata de lastaj konsiloj kaj bondeziroj de la virinoj, eliris el la stacidomo. Apud ĝi kaj laŭlonge de la vojo gaje brilis signallanternoj, blovis akra malvarma vento kaj grandaj, facilaj kiel lanugeroj, neĝeroj rondflugis en la aero, nevolante tuj fali sur la teron kaj malaperi en grandaj neĝamasoj, kunmiksiĝinte tie kun sennombraj kaj jam plu nedistingeblaj siaj similuloj. La apudvoja telegafo kutime kantis sian senfinan, trudeman kaj nekompreneblan kanton enuan. Kaj stranga afero, ĝi jam ne ŝajnis nun tia al Ipato. Metinte la ĉapon sur la frunton mem kaj zorge alpremante al sia brusto la portaĵon li paŝis rapideme ne deturnante sian rigardon de la korbo kun la infano dorminta kaj senĉese zorgatakite ordigante sur ĝi la kovrilojn. Sed kutimaj manoj de la kompatemaj virinoj bone kovris ĝin kaj al la infano nun estis danĝeraj nek frosto, nek la vento. La vizaĝo de Ipato estis ruĝa, ekscitita kaj en la barbo, sur kiu ne sekiĝis ankoraŭ abundaj ŝvitgutoj, brilis pendglacietoj. Li delikate ridetis, liaj lipoj senvorte flustris ion kaj sur tuta lia vizaĝo estis disverŝita nesurtera feliĉo.

Kvankam estis jam malfrua horo, kiam Ipato atingis la budon de Filip Vasiliĉ, ĝiaj loĝantoj ankoraŭ ne dormis kaj du helaj mallarĝaj strioj de lumo penetris el ĝiaj negrandaj fenestroj kaj, dispelante ĉirkaŭan mallumon, falis laŭlarĝe de la relvojo. Sur la tablo bruis samovaro kaj apud la tablo la mastro, sin arminte per grandaj malnovaj okulvitroj en nigriĝinta vitroingo, kliniĝinte kaj tute profundiĝinte en sian laboron, kortuŝe kaj mallaŭte kantante ian himnon kaj gaje frapetante per marteleto, ion konstruis. Apud li sur la planko kaj sur benkoj kuŝis rabotaĵoj kaj restaĵoj de blankaj, glate rabotitaj tabuletoj. La maljunulo estis tiel profundiĝinta en la laboron, ke nek bruo de la pordo malfermata, nek la apero de Ipato estis rimarkitaj de li. Nur kiam Ipato singardeme metis la korbon apud varma forno kaj, formetinte la ĉapon, faris kelkfoje krucosignon antaŭ ikono, kiam el lia brusto elflugis laŭta plifaciliga ekspiro, la mastro levis la kapon kaj kun miro ekrigardis la gaston.

— Ha, vi jam revenis, — li diris leviĝante kaj viŝante ŝviton, fluintan tra lia vizaĝo, — kaj mi ankoraŭ ne finis la promesitan... Jen, du sturnodometojn mi tute preparis por vi, — li montris la benkon, kie staris bele ornamitaj per figurĉizaĵoj kaj kolorigitaj sturnodometoj, — kaj tiu ĉi estos