Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

preta post duonhoro... Sidiĝu, Saviĉ, estu gasto! Ĝustokaze ni ankoraŭ ne trinkis teon, la maljunulino melkas la bovinojn, — li daŭrigis, fikse rigardante la feliĉan vizaĝon de la veninto kaj kun kaŝata ĉagreno jam suspektante, ke li ree ebriiĝis, ricevinte salajron.

Ipato silente sidiĝis, sekrete rigardetante kun rideto sian korbon.

— Nu, rakontu ion, — daŭrigis la mastro, sidiĝante apud Ipato, — kial vi silentas?.. Mi ĝojas, ke vi revenas gaja, sed ĉu vi plenumis vian promeson?..

Ipato ekridetis kaj ne povis diri ion pro la feliĉo, kiu tiel neatendite falis sur lian kapon.

— Ĉu vi trovis hundon?.. Nu, diru ion!.. Kio okazis al vi? La tutan tagon mi konstruis por vi la sturnodometojn, kaj vi eĉ ne ekrigardis ilin... — malkontentvoĉe daŭrigis la mastro mirante je la gasto kaj ne povante diveni lian sekreton.

— Vi supozas, ke mi drinkis... Je Dio, kiel mi promesis al vi, mi neniam eĉ rigardos tiun ĉi abomenindan trinkaĵon!.. Mi, Filip Vasiliĉ, estas tiel feliĉa, tiel feliĉa!.. Dio ekaŭdis mian preĝon...

La maljunulo levis la okulvintrojn sur la frunton kaj, pli proksime almoviĝinte al Ipato, kun scivoleco fikse rigardis lin per siaj maljunule-blindetaj okuloj, neniel povante kompreni, kia ŝanĝo okazis al la najbaro... Ŝajne, li estas malebria, — li pensis. — Sed neniam mi vidis lin tia ĝoja, feliĉa... Kia stranga li estas: li sidas, silentas kaj senĉese ridetas.

— Jen, vi, Filip Vasiliĉ, konstruas sturnodometojn, poste vi atendos sturnojn, kaj mi jam trovis sturnidon... Dio sendis al mi...

Kaj Ipato, interrompinte pro emocio la parolon, montris sian korbon. Post unu momento ili ambaŭ jam sidis kaŭre apud ĝi kaj Ipato jam flue, kvankam mallaŭte, timante veki la infanon, rakontis al la mirigita kaj ankoraŭ nenion komprenanta mastro la historion de knabino. Li formetis de la korbo la ŝalon kaj la maljunulo efektive ekvidis ĉarman vizaĝeton de la etulino.

Sed, videble, ŝi dormis jam sufiĉe, — baldaŭ ŝia vizaĝeto sulkiĝis kaj ekmoviĝis senhelpe. Ipato interrompis sian rakonton, klopodeme ekserĉis apud la infano la suĉpipon kaj, trovinte ĝin kaj malsekiginte, ĝuste kiel instruis lin la virinoj, per salivo en sia buŝo, metis ĝin en la buŝeton. La infano silentiĝis, avideme eksuĉinte la suĉilon.

La maljunulo, rigardante jen lin, jen la infanon, pensoplene kaj multesignife balancis per la kapo.

Eniris la mastrino, portante du sitelojn da ĵus melkita lakto. Transpaŝinte la sojlon, ŝi starigis sur la plankon la sitelojn kaj haltis, kiel enfosita, kun miro rigardante la virojn.

— Kion vi faras?.. — ŝi diris ne moviĝante de la loko. — Mi ĵus aŭdis kvazaŭ infanan plor-