Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ploron... Sinjoro Kreinto!.. — ŝi ekkriis farinte kelkajn paŝojn antaŭen kaj haltinte antaŭ la infano. — Kies ĝi estas? Kie vi prenis ĝin?..

Filip Vasiliĉ mallongige sciigis al ŝi ĉion ĵus aŭditan de Ipato. Li ankoraŭ ne finis sian rakonton, kiam la virino, tute atentante nek la rakonton, nek malkuraĝajn protestojn de Ipato, elprenis la infanon el la korbo.

— Sinjoro!.. Ŝi estas malsata... kaj tute malseka! — ŝi ekkriis kaj, plu aldoninte nenion, portis la infanon sur la fornegon.

— Nu, ŝi ĉion ordigos, mia amiko! Estu trankvila, ĉio estos en ordo... Ŝi ja estas sperta vartistino...

La viroj revenis al la tablo. La mastro metis antaŭ la gasto teglason kaj mielon kaj tiu daŭrigis rakonti pri sia aventuro. De la fornego aŭdiĝis infana plorkrio kaj murmurema, tamen afabla voĉo de la mastrino klopodinta.

— Hm, kion do vi faros nun? — demandis la mastro, ĵus Ipato finis sian rakonton.

— Mi komencos “la novan vivon”! — senhezite kaj tuj respondis Ipato kun antaŭa rideto sur la juniĝinta, gaja vizago.

— Vi estas stranga homo, Ipato Saviĉ... Mi tre ĝojas, ke vi komencos “la novan vivon”, sed ĉu vi pripensis serioze la aferon? La knabino ja ne estas hundido... ŝi postulos klopodojn, zorgojn, flegadon... Kaj kiu plenumos ĉion tion ĉi? Tio ĉi estas konvena al virino... Kaj eĉ ne ĉiu virinno povscios...

— Kaj Dio?.. Dio helpos!.. Mi nek manĝos, nek trinkos!.. Dio vidas, mi volonte pasigados tutajn noktojn... Eble, iu helpos... En la mondo ankoraŭ estas multaj bonaj homoj.

— Oni helpos... sendube... Tiu ĉi afero estas bona, benu vin Dio, Ipato Saviĉ. Doni rifuĝejon al fremda, forlasita infano estas sankta afero. Mi aŭdis de niaj maljunuloj saĝegan antikvan sentencon: “Ne konstruu preĝejon, sed donu rifuĝejon al orfo”!.. La afero estas plaĉanta al Dio.

Kaj longe ankoraŭ la viroj priparolis la aferon. Kaj ju pli longe ili parolis, des pli klare estis por Filip Vasiliĉ, ke Ipato plene-pripensite prenis sur sin la malfacilan kaj respondecan, tamen tre noblan kaj plenumeblan taskon.

— Nu, Ipato Saviĉ, via filino nun estas sata kaj seka, — diris la mastrino, sidiĝante apud la samovaro. — Kaj kia belulino ŝi estas!.. Ŝi estas anĝelo, sed ne knabino... Ĉu vi scias ŝian nomon? Ĉu oni baptis ŝin?..

Ipato ne rapidante elprenis el poŝo la leterpaperon, trovitan en la korbo kaj silente etendis ĝin al virino. Ŝi trarigardis ĝin kaj siavice, nenion kompreninte en ĝi, transdonis ĝin al la edzo. Tiu kun graveco metis sur la nazon la okulvitrojn kaj, metinte la paperon al la lampo mem, solene kaj laŭte tralegis ĝin.