Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Gloro al Dio! — diris la virino kaj faris krucosignon. — Ŝi estas baptita... Kia estas ŝia nomo?.. Ripetu.

— An-ge-li-na! La nomo estas sagaca, — respondis la mastro.

— Neniom sagaca ĝi estas. Mi diris, ke la knabino estas vera anĝeleto, nu, la nomo estas ĝuste konforma al ŝi, — aldonis la mastrino.

Oni longe kaj nerapidante trinkis varman teon, interŝanĝante mallongajn frazojn, kiuj ĉiam kaj sole koncernis la knabinon. La mielo aldonis apetiton, ŝvito brilis sur la vizaĝoj. Oni viŝis ĝin per viŝtuko, laŭte ekspiradis pro ĝuo kaj ree trinkis. Antaŭ fino de la tetrinkado oni decidis, ke Vera Prokofjevna (ĝi estis la nomo de la mastrino) akompanos Ipaton ĝis la budo, pasigos tie la nokton kaj instruos lin lavi kaj nutri la infanon. Ĉiuj estis bonhumoraj kaj ĝojaj, kvazaŭ memafere falis de la ĉielo sur tiujn ĉi bonajn kaj simplanimajn homojn ia neatendita feliĉo.

— Hm... hm... — murmuris Filip Vasiliĉ, kiam lia edzino kaj Ipato jam estis tute vestitaj kaj pretaj foriri, — la knabino estas baptita... ni supozu... ni kredu ĉi tion, sed kiu estas ŝiaj baptogepatroj? Kio estos: ŝi kreskos kaj konos nek la gepatrojn, nek la baptogepatrojn... ne bone, ne bone...

— Atendu, ni vidos... Nu, adiaŭ! Restu kun la Sinjoro! — diris la mastrino, farante krucosignon kaj prenante en la brakojn la knabinon.

— Memafere... — diris Ipato zorgatakite, — ni nek pripensis, nek priparolis ĉi tion, tamen la afero estas tre grava. Filip Vasiliĉ, mi ŝatas vin kaj estimas, kiel patron... estu ŝia baptopatro, ne rifuziĝu, mi petas...

La vizaĝo de la maljunulo ĝoje ekbrilis. Li leviĝis de sia loko kaj, etendante la manon al Ipato, diris emociplene:

— Dankon, dankon, Ipato Saviĉ!.. Mi ne forgesos...

— Kaj vi, — Ipato sin turnis al la mastrino, — kaj vi, Vera Prokofjevna, estu...

Ŝi anstataŭ respondo jese ekbalancis per la kapo kaj forte, amplene alpremis la infanon al sia brusto.

— Nu, — ĝoje ekkriis la mastro, — nun la afero estas ĝuste aranĝita, nur ni ne festenis...

— Ni morgaŭ aranĝos baptofestenon... ĉe mi, — interrompis lin Ipato. — Volu ĉeesti ĝin. Nu, bonan nokton, kara baptano!..

Ili eliris.

VI.

Baldaŭ famo pri la ago de Ipato disvastiĝis tra la ĉirkaŭaĵoj kaj longe estis arde priparolata ĉiuflanke. Unuj mallaŭdis Ipaton pro lia nepripensita kaj tro rapidema