Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ago kaj antaŭdiris ĉiujn eblajn malbonajn sekvojn aperontaj el tio: oni parolis ke la infano baldaŭ tedos al la viro, ke li siavice sekrete metos ien la korbon kun la filino por liberiĝi de ŝi; ke la infano sendube baldaŭ mortos pro manko de prizorgado; ke, se la knabino pro ia miraklo restos viva, ĵus ŝi fariĝos plenaĝa, nepre aperos de ie, kiel ĉiam okazas en similaj okazoj, ŝia vera patrino kaj forprenos ŝin de Ipato. Aliaj indignis, ke li antaŭe neniun sciigis pri sia deziro akcepti adoptotan infanon, ke inter malriĉaj servantoj de la fervojo estas multaj multinfanaj familioj, kiuj kun ĝojo donus al li eĉ ne unu sian infanon kaj nur tre ne multaj defendis Ipaton kaj penis pruvi al siaj kontraŭuloj, ke la infano trovita ne estas ia hundaĉo, ke Ipato faris agon laŭdindan, akceptinte la knabinon, kiam neniu volis akcepti ŝin. Ĉiuj tiuj ĉi opinioj ne estis sekreto por Ipato, kontraŭe, dum ĉiutagaj renkontiĝoj kun Kiŝkà kaj aliaj ofickolegoj, kiuj, preterirante lian budon, en komenco nepre vizitadis ĝin por proprokule vidi la strangulon kaj lian knabinaĉon, li estis informata pri ĉio, kion opiniis pri li iu ajn. Kelkaj el ili, precipe Kiŝkà, ne kontentiĝis informante Ipaton pri “onidiroj” kaj, por fari pli grandan impreson je li, ofte senhonte en formo de cirkulanta famo prezentis fruktojn de sia propra libera elpenso. Sed Ipato ordinare dediĉis tiom malmulte da atento kaj intereso al tiaj sciigoj, ĉiam estante okupita en siaj pensoj je la knabino, ke la informantoj, vidante lian indiferentecon kaj senfruktecon de siaj penoj, baldaŭ devis silentiĝi kaj iom post iom tute rompis siajn antaŭajn amikajn interrilatojn kun li, kion Ipato renkontis ankaŭ plej indiferente kaj sen ia bedaŭro.

Nur Filip Vasiliĉ kaj lia edzino — la baptogepatroj de la knabino — fariĝis ĉiamaj vizitantoj de la budo de Ipato kaj neanstataŭeblaj helpantoj de li. Ili ambaŭ amis la knabinon, kiel sian filinon kaj eĉ unu tagon ne preterlasis ne vizitinte ŝin. Kelkaj bonkoraj virinoj, instigataj de scivoleco kaj ne falsa simpatio al Ipato kaj kompato al la infano, iafoje aperis en la budo por provizi la knabinon jen je lakto, jen je ĉifonaĵoj, kiujn Ipato akceptis kun danko kaj nekaŝata konfuzo, konsciante, ke sola li devus zorgi pri ŝi.

Kuris tago post tago, pasis la printempo, varma somero kaj aŭtuno. Senŝanĝe en fiksitaj horoj aperis de ie kun obtuza bruego kaj ree rapidege — ne haltante malaperis ien pasaĝeraj vagonaroj, preskaŭ senĉese tage kaj nokte pli malrapide, sed pli brue kaj ĉiam skuante per sia peza movado la fundamenton mem de la budo, preterkuris senfine-longaj kaj senvivaj ŝarĝvagonaroj, enuige kaj tedeme kiel antaŭe, telegrafaj metalfadenoj kantis pri io, kion ankoraŭ povis kompreni neniu mortemulo, nur nun en ĝi jam aŭdiĝis por Ipato neniaj riproĉoj. Unuvorte, nenio ŝanĝiĝis ĉirkaŭe, krom Ipato mem, sed tiu ĉi ŝanĝo aŭ ne estis rimarkebla por li, aŭ li tute ne volis kaj ne havis tempon por rimarki ĝin. Sed por ĉiu flanka homo ĝi estis nekaŝebla kaj frapanta.

Li iom plikurbiĝis kaj maldikiĝis, fariĝis silentema kaj neparolema, tute nek drinkis plu bran-