Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

brandon, nek, ĉefe, uzis en sia parolo abomenindajn insultaĵojn, je kiuj li estis ankaŭ nelonge tia virtuozo. Milda feliĉa rideto ludis sur lia sunbrunigita vizaĝo kaj maldikaj lipoj ĉiam flustris ion, kion ajn li laborus. Enviemaj homoj, kiuj ja mankas nenie, parolis, ke maljuna Filip Vasiliĉ ensorĉis lin, sed pravecon aŭ malon de tiu ĉi kulpigo juĝu legantoj mem, sed ni nur aldonos, ke efektive Ipato nun tre similis al li en sia vivmaniero kaj agoj.

Esplorinte la relvojon, li rapidis hejmen kaj jam senelire restis en sia budo ĝis veno de alterna pasaĝera vagonaro, lulante sian filinon kaj kantante improvizitajn lulkantojn ne sagacajn je sia enhavo kaj formo, tamen plenajn de amo kaj sento, aŭ, kiam ŝi dormis trankvile, kortuŝe senmove kliniĝinte super ŝi kaj ne deturnante sian rigardon de ŝia beleta, anĝelsimila vizaĝeto. Kion li pensis dum tiuj minutoj, pri kio li revis, fikse rigardante la infanon? Estas malfacile respondi je tiu ĉi demando, sed ĉiu, kiu ekrigardus lin dum tiaj minutoj, senhezite dirus, ke li, sendube, tiam traivis plej feliĉajn minutojn.

Eĉ antaŭe, vivante sola, Ipato kontentiĝis je plej simpla nutraĵo, sed nun krom sekala pano li manĝis preskaŭ nenion, penante ŝpari por la filino ĉiun ŝpareblan kopekon. Li dormis malmulte, pli ofte sur la planko apud la lulilo, sed lia dormo estis neniam profunda aŭ daŭra, — sufiĉis unu apenaŭ aŭdebla movo de la infano en la lulilo aŭ plorkrieto kaj li ja ree staris kaj kantis sian lulkanton kun feliĉa, ridetanta mieno, neniom bedaŭrante pri la dormo interrompita kaj ankoraŭ malpli ĉagrenante je la kapriculino.

La knabino kreskis sana, kvankam malsanetoj, tiom propraj al infanaĝo, iafoje ankaŭ vizitis ŝin. Dum tiaj malfeliĉaj tagoj, feliĉe maloftaj, Ipato tute nek manĝis, nek dormis. Delikate flegante per siaj malgraciaj, maldelikataj fingroj la senhelpan korpeton de la infano kaj penante iamaniere, laŭeble, helpi al ŝi, li tremis pro timo, ke ĉiuminute li povis seniĝi je la knabino, kiu nun estis “ĉio” por li kaj vivo sen kiu estus jam neimagebla, ne ebla por li. Lia malgaja, zorgatakita vizaĝo senĉese turniĝis kun senvorta petego de la ploranta vizaĝeto de la malsanulino al amplena vizaĝo de la Savinto, kiu ĉe tremetanta lumo de lampeto milde etendis al li de la ikono sian benantan manon kaj enigis en lian koron savigan esperon kaj trankviligon. Ĉe Li sola, genuiĝinte, li serĉis helpon en sia, ŝajne, senelira malfeliĉo, kaj sola Li ofte en tiaj tagoj aŭdis en nokta silento simplan, tamen ardan kaj fervoran preĝon de la malfeliĉulo, en kiu tra plorĝemoj kaj profundaj ekspiroj senĉese ripetiĝis sole-kara por li nomo — Angelina.

VII.

Kvankam nur unu versto apartigis Filip-on Vasiliĉ de la baptofilino amata, kvankam piedvojeto, kuŝinta laŭlonge de la relvojo, laŭ kiu li ĉiam vizitis ŝin, estis ĉiam trairebla