Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj nek dum pluva aŭtuno, nek dum riĉneĝa vintro prezentis ian malhelpon, tamen de jaro al jaro, laŭmezure de tio, kiel kreskis la knabino, li kadukiĝis kaj ĉiam pli ofte bedaŭris, ke li ne povas pli ofte vizitadi la baptanon kaj pli longe restadi apud la belulino-baptofilino. Jam delonge li revis aĉeti negrandan terpecon, konstrui modestan dometon kaj ĉesigi la servon, kiu ĉiam fariĝis por li pli malfacila kaj pli ŝarĝa. Nun al tio ĉi instigis lin ne sole soifo de meritita trankvilo, sed ankaŭ kaj, eble, ĉefe, zorgoj pri la senhejma baptofilino.

“Baptano Ipato rimarkeble maljuniĝas, — ofte li pensis. — Nu, se mi kun la maljunulino mortos... kaj li subite malsaniĝos, aŭ se okazos ia alia malfeliĉo... se, ekzemple, oni forpelos lin el la budo, kien li sin metos kun la knabineto?.. Kvankam la filino kaj la bofilo... gardu ilin Sinjoro, ili estas bonaj homoj... Kvankam ili ofte aludas al mi, ke mi por ĉiam transloĝiĝu al ili, tamen estus pli bone, se mi akirus mian propran angulon... Dank’ al Dio ni ja havas ion, dum la vivo mi kun la edzino ŝparis ion... ĝi estos sufiĉa por... eĉ restos io al ili... al la bofilo kaj al la filoj... Neniu plendos post nia morto, ke la gemaljunuloj vivis malŝpare... neniu ofendiĝos, se mi uzos iom da mono ankaŭ por ŝi... Jes... jes... Kaj ŝi kreskas!.. Baldaŭ ŝi estos tute granda knabino, estus ĝustatempe instrui ŝin legi... La baptano estas pia homo, sed li malmulte scias la Sanktan Skribon... Li mem ne sufiĉe povscias legi... Li ne povscios instrui ŝin kaj la oficservo ĉiam malhelpos al li fari tion ĉi... Jes!.. Kaj se mi loĝus ie pli proksime, mi ĉion aranĝus... Mi alkutimigus ŝin, mi instruus... mi havus sufiĉe da tempo... Kaj se oni ne instruos, ne alkutimigos homon dum junaĝo, tion tiu homo ne akiros dum la tuta vivo... Ŝi helpus al mi en abeledukado... Bonega okazo por alkutimigi infanon al laboremo...”

Tiel revis senĉese la maljunulo kaj ofte li sonĝis siajn revojn efektiviĝintaj. Tamen li neniam ankoraŭ sciigis al iu siajn planojn kaj revojn, eĉ al la edzino.

“Por kio mi sciigos ilin al ĉiuj antaŭtempe?.. — li pensis. — Nu, ni supozu, mi rakontos al la edzino, al la baptano... ĉiuj sciiĝos... Kaj kio estos, se io malhelpos al mi?.. Oni bedaŭros, eble, riproĉos min, ke mi ne pli frue... Ne, estos pli bone, se mi silentos ĝis kiam venos favora okazo, estu volo de Dio!”

Kaj la okazo baldaŭ venis.

Unufoje aŭtune Filip Vasiliĉ devis pasigi du tagojn en la budo de Ipato. Ipato forveturis en la urbon por aĉeti ion por la knabino kaj la baptano volonte konsentis anstataŭi lin dum lia foresto. Estis bela, varma tago. De la sennuba blua ĉielo afable rigardis la suno, eble, je lasta fojo, antaŭvidante baldaŭajn neeviteblajn akompanantojn de aŭtuno — densajn nebulojn kaj pluvojn. La duonnudigita arbaro hele brilis per sia maldensa flaviĝinta foliaro kaj, starante en sen-