Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

senmova silento, ŝajne, ĝuis agrablan dormeton post la bruplena viveca somero, kiel piediranto, farinta longan kaj lacigan vojon. Antaŭ nelonge Filip Vasiliĉ revenis el kutima ĉiutaga vojesplorado, kien akompanis lin la baptofilino, nun ja bela sepjara knabino. Ĵus preterkuris pasaĝera vagonaro. La maljunulo ripozis sur benko apud la budo, fikse rigardante en malproksimon kaj duonvoĉe kantante ian himnon, kaj Angelina, kiu nun ĉiam signalis al maŝinistoj anstataŭ la patro kaj volis al neniu cedi tiun ĉi plezuron, ĵus revenis el la budo, kien ŝi forportis la signalflageton. Ŝi estis bela blondhara knabino iom maldiketa, sed ruĝvanga kaj vigla. Simpla, tamen pura, rozkolora vestaĵo vilaĝa aldonis al ŝia ĉarma vizaĝo kun delikataj regulaj trajtoj kaj grandaj, ne-infane-pensoplenaj, okuloj ian specialan ĉarmecon. La kapo estis kovrita per blanka katuna kaptuko.

Gaje kantetante ion, ŝi elkuris el la budo kaj longe kuris, saltetante tien kaj reen laŭlonge de la relvojo. Kiam tio ĉi tedis al ŝi, ŝi alproksimiĝis al unu apudvoja telegrafkolono, alpremiĝis al ĝi kaj longe staris senmove, aŭskultante obtuzajn fajfsonojn de la telegrafo. Ŝi jen staris senmove, almetinte la orelon al la kolono mem, jen frapetis je ĝi per la manoj, kun scivoleco observante vibradon de la sonoj. Subite ŝi ektremis, ĉirkaŭprenis per la ambaŭ manoj la kolonon, kvazaŭ penante sin kaŝi post ĝi, kaj kuntiriĝis, fikse rigardante antaŭen, kie malrapide moviĝis du nekonatuloj. Kvankam tio ĉi povas ŝajni stranga, ŝi, elkreskinta en izoleco, tre malofte havinta okazon vidi homojn, timis ĉiun nekonaton. Kiam la irantoj alproksimiĝis al ŝi tiel, ke estis aŭdebla interparolado de ili, ŝi rapidege ekkuris al la maljunulo kaj kaŝis sian kapeton sur liaj genuoj.

— Nu, kio estas ankoraŭ? — afable ekmurmuris Filip Vasiliĉ, karesante per la mano la dorson de la knabino. — Ĉu vi ree ekvidis iun, timulino?.. Nu, kial vi timas? Neniu ofendos vin... la homoj estas noblaj, bone-vestitaj, ne ĉifonuloj...

Preskaŭ samtempe la vojirantoj haltis antaŭ la maljunulo, ĝentile riverencis al li kaj petis akvon. Filip Vasiliĉ, kiu neniam rifuzis al vojirantoj, kiuj ajn ili estus, vidante, ke la nekonatuloj estas homoj ĝentilaj, proponis al ili eniri en la budon kaj ripozi dum li preparos teon. La nekonatuloj, ŝajne, estis agrable surprizitaj de la propono kaj servemo de la maljunulo kaj, ne atendante ripeton de la invito, sekvis post li. Ili, enirinte, faris krucosignon, ree salutis la mastron kaj, vorto post vorto, nerimarkeble komenciĝis vigla interparolo inter li kaj la gastoj. Kiam Filip Vasiliĉ metis sur la tablon samovaron, ili jam sufiĉe konis unu la alian reciproke. La nekonatuloj estis posedanto de tiu arbaro, kiu kuŝis je ambaŭ flankoj de la relvojo kaj lia kunulo — arbargardisto. Ambaŭ ili ŝajnis al la maljunulo simpatiaj homoj kaj li, post nelonga interna batalo, sciigis al la riĉa gasto sian sekretan revon pri akirota terpeco kaj propra dometo, konstruota sur