Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝi. La gasto responde tre surprizis la mastron, proponinte al li por ne alta pago kian ajn lokon, laŭ lia plaĉo, apud la budo. La propono plaĉis al Filip Vasiliĉ kaj li, sen longa pripensado, tuj post la tetrinkado iris kun la arbarposedanto en la arbaron kaj elektis belan arbaran monteton, kuŝintan preskaŭ tuj post la budo mem de Ipato.

Unu parton de la pago li devis pagi al la posedanto en la urbo, kien li devis veturi kun li post nelonge por kontrakti la aĉetaĵon, la alian — post unu jaro. La kondiĉoj estis tre favoraj por la aĉetanto kaj li estis tre kontenta je la komenco.

Post unu monato post la budo de Ipato jam sonis gaja arbhakado, — oni hakis dikajn arbojn por liberigi lokon por legomĝardeno kaj florĝardeneto kaj por konstrui domon por la nova terposedanto. Antaŭe Filip Vasiliĉ revis pri eta dometo konstruota, sed abunda konstrumaterialo sur la aĉetita terpeco igis lin konstrui pli vastan domon kun ĉiuj necesaj mastrumkonstruaĵoj.

Ĝuste post unu jaro, aŭtune, kiam la domo estis tute preta, li, eksiĝinte de la ofico, por ĉiam transloĝiĝis en ĝin kun la edzino, la abeloj kaj sturnodometoj.

Ipato kaj, precipe, Angelina ĝojis senlime je la parencaj najbaroj.


VIII.

Nereteneble, nerimarkeble, sinsekve pasis jaro post jaro. Jam ok fojojn la arbaro dum printempoj sin vestis per freŝa smeralda foliaro kaj tiom da fojoj perdis ĝin dum senindulgaj aŭtunoj post kiam Filip Vasiliĉ transloĝiĝis en la propran domon. Bela ĉizita barilo, ĉirkaŭinta ĝin, jam nigriĝis kaj ialoke kurbiĝis, branĉoriĉaj pomarboj kaj densaj ĉerizarbetaĵoj, plantitaj antaŭ la domo, fariĝis fortaj arboj kaj tute ŝirmis la belan domon de okuloj de preterveturintoj, la sturnodometoj, antaŭe iam zorge metitaj antaŭ la domo laŭlonge de la ĝardenbarilo sur altaj stangoj, antaŭ longe falis, forŝiritaj de ventoj, kaj dum frua printempo matene ne karesis jam aŭdosenton nesilentiĝanta vigla kantado de sturnoj. Filip Vasiliĉ tute griziĝis, kvazaŭ-ĝibiĝis kaj malbone aŭdis, malbone vidis, liaj manoj tremis kaj la rabotstablo delonge estis forlasita de li. Pli grandan parton de tago li pasis en lito kaj sola amuzo por li estis, kiel antaŭe, abeledukado. Lia edzino ankaŭ maljuniĝis kaj kadukiĝis: sen helpo de la baptofilino ŝi jam ne plu povis eĉ moviĝi tra la ĉambroj. La tutan mastrumadon en la domo, ankaŭ en la budo gvidis nun juna mastrino — dekkvinjara belulino Angelina.

Ipato ankaŭ maljuniĝis, ofte plendis je doloro en la lumbo kaj je laceco, tamen li ne volis lasi la oficon, kion delonge konsilis al li la gebaptanoj, kaj transloĝiĝi kun la filino en ilian domon. Antaŭ longe malkutimiĝinte de babilemo kaj uzado de nekonvenaj insultvortoj, nedisigeble am-