Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La nova vivo.*
Estas dediĉata al mia karulino — filino Helenjo.
I

En malgranda fervoja budo loĝis fervojgardisto Ipato. Li estis altkreska brunulo kun varioldifektitita vizaĝo, kvazaŭĝiba dorso kaj longa mallarĝa kaj maldensa barbo. Granda fornego “rusa” okupis preskaŭ trionon de lia malvasta modesta loĝejo, tablo kaj du benkoj estis tuta ĝia meblaro; malgranda ikono de la Savinto en la angulo, du signallanternoj — ruĝa kaj verda —, kaj du kunvolvitaj samkoloraj flagetoj signalaj, pendintaj sur la muro, ĝuste apud la pordo mem, kune kun malnova, tute rustiĝinta, pafilo estis tuta ĝia ornamo. Du negrandaj fenestroj kun polvokovritaj vitroj rigardis nealtan sablan surŝutaĵon, laŭlonge de kiu kuŝis paro da senfinaj reloj, kurintaj dekstren kaj maldekstren, vicon da telegrafaj metalfadenoj, kiuj tage kaj nokte, somere kaj vintre, enuige kaj malgaje kantis sian senfinan kaj nekompreneblan kanton, kaj grandan, densan arbaron, kiu etendiĝis je multaj verstoj je ambaŭ flankoj de la fervojo. La arbaro estis riĉa je sovaĝaj bestoj kaj diversa ĉasaĵo, somere ĝi abundis je fungoj kaj beroj. Sed neniu ĉasis je la bestoj, neniu kolektis la fruktojn de la arbarego, ĉar la plej proksima vilaĝo kuŝis je dekdu verstoj post ĝi kaj Ipato mem ne havis familion kaj ŝatis pasigi liberan tempon senokupe. Dum aŭtunaj mallumaj noktoj malsataj luparoj vagis sentime ĉirkaŭ la budo, serĉante nutraĵon kaj tiam ilin ne povis timigi eĉ preterkurantaj vagonaroj.

Ĉiutage en fiksitaj horoj la budon preterkuris kvar pasaĝeraj vagonaroj, du dekstren kaj du maldekstren, per kiuj Ipato mezuris tempon kaj kiuj por li anstataŭis horloĝon, kaj sennombraj ŝarĝvagonaroj.

Antaŭ alproksimiĝo de ĉiu pasaĝera vagonaro Ipato devis eliradi el sia budo kaj, starante antaŭ ĝi, per la verda flageto tage kaj per la verda lanterno nokte, signali al maŝinistoj, ke tiu parto de la vojo, kiun li observis kaj gardis, estas sendanĝera. Nur por unu momento en tiaj okazoj antaŭ Ipato aperadis kaj malaperadis okazaj kaj ne pririgardeblaj vizaĝoj de maŝinistoj kaj pasaĝeroj, rigardantaj tra vagonfenestroj, kaj tuj post tio li ree restadis sola. Sed, krom tiuj ĉi okaze-vidataj homoj, Ipato ĉiutage dum penega esplorado de la reloj, renkontadis senŝanĝe du siajn kolegojn-najbarojn, kiuj loĝis en tiaj samaj budoj, kia estis lia, je unu versto dekstre kaj maldekstre; ofte malrapide preterveturis la budon, kaj iafoje haltis kontraŭ ĝi, malgranda manemovata vagoneto de remontistoj kaj vojĉefoj, iafoje haltis apud la budo piedirintoj malriĉaj, ne havantaj monon por veturi en vagonaro, iafoje iu el ili eĉ pasigis nokton kun Ipato kaj unufoje ĉiumonate li piediris al la plej proksima stacio, kuŝinta de li je ok

  • Premiita de XIII Internaciaj Floraj Ludoj. (1927) En Hispanujo. (La unua premio).