Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

verstoj, por ricevi sian salajron kaj aĉeti nutraĵon. Cetere, dum lastaj jaroj, post kiam unu migrinta nekonatulo, al kiu li donis rifuĝejon por unu plua aŭtuna nokto, ŝtelis de li kvinrublan papermonon, kuŝintan apud la ikono, kaj paron da feltŝuoj, Ipato jam plu al neniu permesis transpaŝi sojlon de sia budo kaj, se iu petegis lin pri la rifuĝejo persiste, sulkinte la brovojn superŝutis tian kuraĝulon per insultaĵoj kaj minacis per la pafilo.

Tiu kolego de Ipato, kiu loĝis maldekstre de li, — pli proksime al la stacio, Filip Vasiliĉ, estis belaspekta kaj ankaŭ forta maljunulo. Tutan sian vivon li pasigis en ofico de fervojgardisto, ŝatis ĝin kaj neniam volis ŝanĝi ĝin je ia alia, pli bone pagata, kvankam lia estraro, inde taksinta lian fervoron kaj akuratecon, kelkfoje proponis al li oficlokojn ĉe la stacio mem, kio allogis multajn gardistojn, kiuj devis pasigadi sian vivon malproksime de loĝlokoj, meze de la arbarego. Ĉiuj estimis kaj ŝatis la maljunulon, kiu estis severa, sed bonanima kaj helpema laboristo kaj familĉefo. Li estis homo multeleginta, pia, li nek drinkis brandon kaj fumis tabakon, nek iam ellasis el la buŝo vantan aŭ insultan vorton. Kiam li estis en bona humoro, kion ajn li laborus, li nepre duonvoĉe kantis ian religian himnon, se lia humoro ne estis konforma al tio, li ion parolis mallaŭte, sin turnante al neniu, kaj, kvazaŭ riproĉe, balancis per sia griza kapo. Lia edzino ankaŭ estis bonanima, modesta kaj laborema maljunulino, kiu preterlasis neniun piedirinton ne provizinte je io necesa: iun ŝi nutris, iun trinkigis per lakto, iun provizis je piedĉifonoj. La maljunuloj ja delonge vivis solaj, kvankam ofte dum somero gastis ĉe ili genepoj. Du filoj de ili — antaŭ longe edzigitaj — estis en ĉio similaj al la gepatroj kaj havis bonajn oficlokojn sur la sama fervojo kaj ilia sola filino, ofte vizitinta ilin, ĝuis feliĉan kaj riĉan vivon, estante edzino de komercisto, kiu posedis restoracion apud la stacio mem.

Filip Vasiliĉ havis grandan mastraĵon, kian havis neniu el fervojgardistoj kaj kiun enviis ĉiu el ili. Fervojestraro donis al li senpage negrandan parcelon apud lia budo, kie li aranĝis legomĝardenon kaj abelujaron, en la stalo post la budo neniam staris malpli ol tri aŭ kvar bovinoj, antaŭ la fenestroj mem de la budo estis aranĝita senartifika, tamen bela florbedo, kiu agrable rigardis meze de la unutona, dezerta fervojo.

La alia kolego de Ipato Sidor Petrov, aŭ Sidor Kiŝkà (intesto), kiel kutime oni moknomis lin pro lia maldikeco, estis neordinare maldika, altkreska malsanema viro de mezaj jaroj. Pretekste de sia malsano — li ĉiam tusis konvulsie — li preferis resti senokupa kaj ĉiam oni povis vidi lin sidanta ie en ombro de la arbarrando sur deklivo de sabla fervojsurŝutaĵo sen laboro kun cigaredo en la dentoj, aŭ kuŝanta ebria, se li havis okaze brandon. Li opiniis sia devo nur ĉiutage fari promenon laŭlonge de la vojo por supraĵe esplori la relojn, ĉion alian plenumis lia edzino kaj infanoj. Kiŝkà havis malbonan, atakaĉeman karakteron kaj, kiam li estis ebria, senindulge batis la edzinon kaj infanojn sen ia kaŭzo. La familio de Kiŝkà estis granda, sed