Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

flankoj de la vojo, nek sur la vojo mem li povis ion ekvidi. La ĉevalo, denove ekvipita, faris nur kelkajn paŝojn antaŭen kaj ree haltis. Nur nun Griŝin ekvidis antaŭ la ponto, iom flanke de ĝi, ian malgrandan nigran ombron, kiu, evidente, timigis la ĉevalon. »Kio ĝi estas? — li pensis. — Ĉu lupo?« Kaj, streĉinte la kondukilon, li laŭte ekkriis:

— Kiu estas tie?… Foriru! Ĉu vi ne vidas, ke la ĉevalo estas juna kaj timas?… Foriru, aŭ mi pafos! Ĉu vi aŭdas?…

Sed li ne finis ankoraŭ sian minacan averton, kiam la nigra ombro ekmoviĝis malrapide, poste pligrandiĝis kaj stariĝis flanke de la vojo. Nun jam ne estis dubo, ke tio ĉi estis homo, sidinta apud la ponto.

— Kiu vi estas? — severe demandis Griŝin, kiam la veturilo proksimiĝis al la nekonatulo. — Kion vi faras tie nokte, fripono?

— Ĉiuj ni, frato, estas friponoj… — respondis mallaŭta kaj trankvila virvoĉo.

La respondo ŝajnis ofenda al la riĉulo, li insultis la nekonatulon kaj, veninte hejmen, tuj petis policiston aresti la suspektindan noktan vagulon.

Tiun ĉi nokton, sub la influo de la mistera renkontiĝo apud la ponto, la familio de Griŝin dormis maltrankvile, malgraŭ tio, ke, antaŭ ol enlitiĝi, oni penege esploris ĉiujn fermilojn de la fenestroj kaj pordoj.