Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiam estos kun vi, forigante de vi danĝerojn kaj malfeliĉojn. Pastro J. Ŝ…v.”

Mi longe penis tralegi la nomon de la aŭtoro, ankaŭ la daton de la letero, sed en tio ĉi mi ne sukcesis. Ili estis skribitaj tiom nelegeble, ke, nek grandiga vitro, nek multaj amikoj, al kiuj mi montris la leteron, helpis al mi. Traleginte la manuskripton, mi ankaŭ longan tempon uzis por informiĝi pri la urbo, pri [Necerta teksto: Veselovo], ankaŭ pri la herooj, ĉiuj serĉadoj miaj estis vanaj. Evidente la aŭtoro ŝanĝis pro ia kaŭzo iliajn verajn nomojn.

Nenion ŝanĝinte en la manuskripto, mi nur netskribis ĝin. La manuskripto havis titolon „Sen titolo“ kaj mi decidis konservi ĝin.