koraŭ la tempon ordigi ĝin. Sed la disaj ruboj kaj la senordeco estas konstantaj tie ĉi. La loĝejanoj estas kutimintaj ilin, kiel la vilaĝanoj la mizeron. Tie ĉi legomoj, tie ostaj restaĵoj, super kiuj malsataj korvoj, paseroj kaj pigoj flirtas brue. Pajloj, disĵetitaj ligneroj, plugiloj, ĵus lavitaj tolaĵoj vidiĝas, kaj amaso da brikoj kuŝas ĉe la flanko de l’ preĝejo.
Dum la tempo, kiun la paroĥestro tie ĉi pasigis, nur unufoje okazis bedaŭrindaĵo. Ia fremda oficiro volis sin rifuĝi el la strata koto, kaj, enrajdinte en la korton de l’ pastra loĝejo, trovis, ke tie la koto estas ankoraŭ pli granda. Por kolero li, stariĝinta sur la selo, komencis insultadi en ia stranga lingvo, minacante per sia vipo. La paroĥestro ruĝiĝis kaj kriegis al la oficiro en la sama lingvo. La oficiro subite eksilentis pro la miro, poste la kraĉis teren pro abomeno kaj forrajdis. Honto, honto!… La preĝejservanto, kiu konis iomete la germanan lingvon, rakontadis al la vilaĝanoj, ke la oficiro diris terurajn maldecaĵojn, sed lia pastra moŝto… fi! li superis la oficiron en la parolo…
Sed jen konsumiĝis la guto da inko entenita de duono da kanaba grajno. Ĉu vi volas aŭskulti ankoraŭ, kara leganto?
Petko, la edukito de la mortinta sonorigisto Matiaso Povan, ankaŭ similis al senanima ŝtipo. Ankaŭ tiu ĉi malsaĝa dekdujara bubo ne havis animon. Li estis nezorgita, maldika, malgrasa infano, sed li tamen konscience daŭrigis la « oficon » de lia edukinto, pro kio li ricevis iom da restantaj manĝaĵoj de la paroĥestro por ne morti de malsato.
Petko estis tamen ĉiam kontenta. Por li ĉio estis