Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tero estis mortinta, la grenoj ne elĝermiĝis, — sed kie la tero estis viviga, la grenoj elĝermiĝis… » La prudento de Petko do ne estas mortinta tero, ĉar jen la grenoj elĝermiĝis, li ja memoras.

— Kio estas la paradizo?

— Ĉielo.

— Kie ĝi estas?

— Tie…

— Bonege; ĝi estas super la nuboj. Neniam forgesu tion ĉi, mia filo, kaj timu ĝian potencon.

— Mi timas.

— Ĉiu kristano timas ĝin. Ĉi estas kristano, mi ankaŭ, kaj je ĝia potenco humile mi klinas mian kapon.

— Mi klinas mian kapon.

— Dio gardas nin ĉiujn, mia filo, — diris la pastro, kaj post kelksekunda paŭzo li faligis siajn brakojn kaj plengorĝe kriis al la knabo:

— Timu Dion, ho peka homa estaĵo ci! Tremu!

La knabo tremis. En lia cerbo senorde zigzagis la aŭditas vortoj, el kiuj li memoris nur la lastan, ĉar ĉiu noveaŭdita vorto forigis el ĝi la antaŭe aŭditan.

La pastro estis kontenta. Jen la bubo timas, li tremas, lia prudento okulvideble elĝermigas la grenon.

— Ni daŭrigu. Diru nun al mi, sencerba homa fuŝkreitaĵo, kiu estas cia patro? Ho! ni haltu ĉe tiu ĉi demando! ci ja ne scias tion. Ci naskiĝis sekve de peka ago; la edzino de nia iama sonorigisto edukis cin por la bagatela sumo de dekses kronoj ĉiumonate, dum ŝi vivis la bonkorulino. Eble ia nobela fraŭlino estas cia patrino, kaj — kiu scias, kiu estas cia patro… Hm… malagrable… malagrable… Antaŭ dekdu jaroj