– Ŝi sendis, ke mi vidu vin. Sed mi ne venis tial ke ŝi deziris, sed mi venis pro mia propra volo. Mi kompatas al vi, kara Paŭlo, serioze…
– Mi dankas, kolonelo.
Paŭlo proponis al li sidiĝon sur la ligna benko.
– Mi ne povas vin konduki en la ĉambron, kolonelo. Nur unu ĉambro estas en la dometo, kie Zoe dormas. Vi ne scias, kiu estas Zoe.
– Ne, kaj mi ne esploras ĝin. Mi kompatas al ŝi kaj volonte mi helpus, se mi povus. Ĉu oni povus helpi ankoraŭ?
– La kuracisto baldaŭ venos. Li diros la certon.
– Vi estas laca, Paŭlo.
– Jes, mi estas tia. Kion volas mia edzino?
– Nenion. Morgaŭ ŝi vojaĝos en la urbon.
– Mi scias; ŝi diris al mi, ke mi iru.
– Ĉu vi iros?
– Ne, mi restos tie ĉi. Zoe estas malsana. Mia edzino iru, se ŝi volas, kaj faru tion, kion ŝi volas. Ŝi deziras eksedziĝi; ŝi do faru ĝin rapide. Mi jam nenion deziras. Morgaŭ mi elmigros, ien…
La maljuna sinjoro montris al la ĉambro:
– Kune kun ŝi?
– Jes, – respondis Paŭlo trankvile, kaj li sentis, ke nova forto eniĝas en lian korpon pro tiu ĉi ideo. Kune kun ŝi… kun la kompatinda, kun la malfeliĉa Zoe, kies vivon oni jam ne povas plu repostuli de Francisko Katolnai la Grizharulo, ĉar li dormas eternan dormon en sia luksa tombo, – li, kiu ne scias, kiajn malbenajn laborojn fari per li la mallumaĵoj da l’ societo.