Saltu al enhavo

Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kiam la Patro Ĉiela ilin semas, kiel kreskadas sur la kampo aliaj kreskaĵoj. Auli preskaŭ konsentus iri al la Patro Ĉiela, se tiu enlasus lin en sian hajlerujon. Se oni nur povas reveni, ĉar kiu scias, eble ne troviĝas ĉe l’ Patro Ĉiela tiaspecaj bonegaj frandaĵoj, kiel okzaloj, ’junaj alkreskaĵoj de piceoj kaj pinarboj kaj blanka molaĵo de kelkaj herbotrunkoj? Ĉu tie oni povas mordeti la alnoŝelon, ĉu tie kreskas sorpoberoj kaj sufiĉe acidaj sovaĝaj pomoj?

Frosto-malbonulo kurbigis ambaŭ etulojn kaj igis tamen fine pensi pri ĉambreniro. Oni suprentiris la ĉemizetojn kaj dum vidiĝis la bluetaj femuroj, oni kolektadis en la sinojn la valoran havaĵon, kiom oni povis, ĉe kio la veramo de Auli igis lin konfesi al la fratino: »Häilu, mi tamen timis, kiam la Patro Ĉiela riproĉadis«. Kaj kiam Häilu diris nenion: »Häilu, mi timis ankaŭ vin, kiam vi alvenis.« Kiam Häilu plu silentadis, li rekte eldiris: Häilu, ne iru al la avino, mi timas dormi sola. Tiam Häilu diris kolerete: »Stultulo, mi eĉ ne povos iri kun hajleroj al la avino, mi devos veni al vi.« Kaj Auli, la mizerulo, tro malfrue komprenis, ke li malkaŝis sian gravan sekreton tute senbezone; kion opinias nun Häilu pri li: timas kvazaŭ knabino. Kaj se li timas, ĉu li ne aliformiĝos en knabinon, kiel asertas Petsu-knabo. Li ne havis tempon, por pli longe sin turmentadi per meditado: ili devis reeniri en la ĉambron kaj oni devis kolekti ĉiujn fortojn kaj kapablojn, por iri tiel mallaŭte, ke avino ja ne vekiĝu.

Auli kaj Häilu sidis unu apud la alia sur la litrando kaj frandis la lastajn hajlerojn. La ĉemizetoj de malsupre malsekiĝis kaj ili rulis ilin kiel eble plej alten, por ke la malseka ŝtofo ne tuŝu la korpon. Tiam