Saltu al enhavo

Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

»Panjo, ili fortrinkos la tutan akvon,« ekplendis Auli.

»Kiuj ili?«

»Kokoj.«

Memoriĝis nur la lasta ĉenero de la vizio.

»Estu trankvila, karuleto, nek kokoj, nek iu alia povos fortrinki la tutan akvon.«

Poste Auli estis hejme. Prenis el la sitelo akvon per kruĉo. Sed Petsu-knabo forprenis la kruĉon kaj la akvon fortrinkis, prenis la sitelon kaj ankaŭ ĝin malplenigis. Iris al ilia puto, malsuprenkliniĝis kaj ektrinkis…

Ili estis en la ŝvitbanejo: la patro, patrino, Auli, Häilu kaj la avino. Auli estis turmentata de soifo.

»Panjo, mi volas trinki,« li insiste petis.

»Häilu, donu al li per pokaleto el la tino,« ordonis la patrino.

Häilu iris al la tino, kaptis ĝin ambaŭmane ĉe teniloj, kliniĝis kaj ektrinkis. Subite la tino falis flanken kaj la akvo elfluis al la planko.

Auli ne plu povis eliri el la vaporbanejo. Estis varmege, sed la avino ĉiam per granda ĉerpilo verŝadis akvon al la vaporforno.

»Avino, plu ne verŝu akvon, mi ne eltenos la varmegon, portu al mi akvon!«

Sed la avino ŝajnigis sin surda kaj daŭrigis la akvoverŝadon. Tiam alvenis Häilu kun akvopokaleto postdorse kaŝita, por ke la avino ne vidu; palpebrumis al Auli: »Prenu kaj trinku!«

Auli volis ektrinki, sed la avino intervenis, forprenis la pokaleton kaj kolerete diris al Häilu:

»Vi ne rajtas doni trinki al la infano.«