kaj tuj oni prenis lian manon kaj, gvidante per la amo, kondukis lin ĝis, fariĝinte denove memfida, li memvole fortiris sian manon, por provi sola iri.
— Kial ili laŭiras tiel multe da diversaj vojetoj, kaj kien ĉi tiuj kondukas ilin?—demandis Lilio.
— La leĝo de libera volo estas la kaŭzo, ke ili laŭiras diversajn vojetojn. Ĉiu homo devas eltrovi… devas eĉ trabati al si propran vojeton tra la vivo, kvankam en la fino de finoj ĉiuj vojetoj kondukas la vojaĝanton ĝis perfekta unuiĝo kun Dio. Per Dia elspiro fariĝis la homo; kaj en la fino, ĉu Dio permesus, ke Li perdu eĉ unu el Ŝiaj kreitaĵoj? Aŭskultu la vortojn parolitajn de Ŝri Kriŝna, konata instruinto de la homaro, kiu, por plifortigi la diron, parolis kvazaŭ per la voĉo de la Kreinto mem[1]: “De kie ajn la homoj Min alproksimiĝas, Mi bonvenigas ilin, ĉar Miaj estas ĉiuj vojoj, de kie ajn la homoj elektas ilin.”
Dum Lilio rigardis la sennombran grimpantan homaron sur la montego, ŝi ekdeziris vidi, kie staras Filipo kaj Ĝojo.
Ambaŭ staris iom alte, ambaŭ bone progresis, sed sur aparte grandan spacon estis radianta la de Ĝojo interna lumo. La gefratoj nun fikse rigardadis tion, kio de ilia vidpunkto ŝajnis kiel malluma, minaca nubo. Sed kiam Lilio ĝustigis sian vidadon, por vidi ĝin de pli proksime, ŝi trovis, ke ĝi estas nenio alia, ol la ombro ĵetata de la valo de la morto, en kiu ŝi mem staras; tial ŝi demandis la anĝelon:
- El “Bhagavad Gita.”