Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/195

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

floroj tapiŝita, kaj ke ĉiela muziko aŭdiĝos. Tiel belege ĝi aspektas, tiel ripozige kaj alloge, ke se la vualoj de la materio, forgesemo, kaj timo ne estus tiritaj antaŭ ĝin, la homoj ne restus kontentaj sur la tero, ĝis ili lernus la lecionojn de la vivo.

Kiam, malgraŭ tio, homo persistas neinvitite eniri ĝin, li trovas la valon malagrabla. La lumo blindigas tiun, kiu eniras nepreparita, la odoro de la floroj naŭzas, dum la harmonio aŭdiĝas kiel malharmonio. Fakte, la valo de la ombro de la morto ne estas loko, ĝi estas nur la transira stato inter la mallibera vivo surtera kaj la libera ĉiela vivo. Simile al la vojetoj, kiujn la homoj sekvadas sur la tero, ĝi ne estas sama por ĉiuj. Sed ĝi ja estas nepre pli facile kaj plezure irebla, ol antaŭe pensas ĝin la plimulto de la homoj.


— Nu—diris Lilio, vidante iom pli klare la celon kaj vojon de la vivo, vidante ankaŭ tion, kio estas sur la vojoj de Filipo kaj Ĝojo—stranga nepacienco ekkaptis min, kaj mi jam sopiras al la atendantaj min amatoj…

Ĉe tio Lilio eliris el la valo de la ombro de la morto, kaj, vidante la nedireblajn belaĵojn kaj majeston, vidante ankaŭ tiujn, kiuj ŝin atendas, ŝi ellasis ĝojplenan ekkrion: Mia edzo… kaj Florenco… kaj…


Sed la ĝojplena ekkrio, kaj la hela esprimo, kiun la vizaĝo samtempe akceptis, estis ĉio, kion komprenis la homoj starantaj ĉe la lito. Ili pensis en la komenco, ke Lilio vekiĝis el peza dormo;