min al vi. Mi estas pli soleca, ol vi povas kompreni. Mi bezonas kamaradinon. Nu, do, ĉu mi atendu vian pripensitan respondon post tri semajnoj?
— Mi povas nenion al vi promesi, sinjoro, tamen mi konsideros la aferon—diris Lilio. Klininte la kapon, ŝi retiris sin.
La tri semajnoj forpasis post multa pripensado flanke de Lilio.
Ŝi ne amis sinjoron Ŝton, sed ŝi sentis sin eĉ pli soleca dum lia forestado, ol iam antaŭe. La anonco en la ĉiutaga ĵurnalo venigis neniun novan loĝanton, kaj, krom tio, la infanoj sentis la foreston de la sinjoro, kiu donadis al ili sukeraĵojn kaj ludilojn, kaj ofte interparolis kun ili, kiam li renkontiĝis kun ili sur la sablaĵo.
Iom post iom la decido formiĝis en ŝi, akcepti la edziĝproponon de sinjoro Ŝton—pro la infanoj,—ŝi diris al si—Li scias, ke mi ne povas ami lin tiel, kiel mi amis… ne… amas… mian karan edzon! tamen li ja estas soleca kaj mi povus fari, ke estu feliĉe kaj komforte al li, samtempe ĉesigante al mi la teruran bataladon por la ekzistado.
La tento estis forta.
Lilio miris pri sia kontento vidi la revenon de sinjoro Ŝton, kiu denove faris la edziĝproponon al ŝi.
— Ĉu vi faras la proponon el kompato aŭ el amo al mi?