tion fari, ĉar mi sentas, ke ili ankoraŭ estas la plej forta ligilo, kiu unuigas vin kun mi.
— Vi ĉiam estadas bona por ili kaj por mi—respondis Lilio, kortuŝite—ambaŭ infanoj efektive amas vin. Florenco diris al mi ankoraŭ hodiaŭ: “estas multe pli agrable ĉe ni, de kiam ni havas patron.”
— La kara infano!—diris sinjoro Ŝton—mi ĝojas aŭdi tion. Sed Lilio, vi ne povas imagi la tre grandan ŝanĝon, kiun vi faris en mia vivo… vi kaj la infanoj… iun tagon mi sciigos vin pri tio… se tio estos ebla!… sed ni reiru al la temo de nia nova domo. Se ĝi kaj la ĉirkaŭaĵoj plaĉos al vi, kiel mi esperas, mi aĉetos ĝin por vi.
— Mi ne sciis, ke vi estas sufiĉe riĉa por fari tion! Se ĝi havas sufiĉe da ŝrankoj, ĝi certe plaĉos al mi!
— Mi ne ankoraŭ multe parolis al vi pri miaj monrimedoj; nek pri mia parencaro, kaj vi, Lilio, certe estas mirinda virino, ĉar vi ne vidigis ian scivolemon pri miaj aferoj!
— Tio ne estis necesa, Lesli: vi ĉiam akurate pagis min dum la tempo, kiam vi estis mia pensiulo, kaj kiom mi sciis, vi ne ŝuldis monon al kiu ajn. Krom tio vi regalis neniun dum via restado ĉe mi, ĉiam kondutis afable kaj ĝentile al la infanoj kaj mi. Mi pensas, ke per tiaj bagateloj virino juĝadas pri la homoj.
— Iuj virinoj, sed ne ĉiuj, Linjo… kelkaj eĉ povus suspekti min ĝuste pro tio, ke ŝajne mi havas neniujn amikojn! Sed, flanka afero, eble mi altiĝus en via estimo, se vi scius, ke