Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

signon, kiu povos malkaŝi ŝian indentecon, se oni trovos ŝian kadavron.

Kiam la letero alvenis, sinjoro Ŝton foriris al Francujo, ne lasinte post si ian adreson, en la espero distriĝi kaj sin forgesigi pri la peza ŝarĝo de tia edzino.

Pro tio, ke li ne ricevis la leteron de la edzino, nek ian sciigon pri ŝia forkuro, ĝis pasis du semajnoj kaj li revenis hejmon, estis tiam tro malfrue, ke li esperu ricevi kian ajn certan novaĵon pri ŝi. Tamen li demandis ĉe la mortulejo, kie oni lin sciigis, ke la kadavro de iu nekonata virino efektive estis trovita en tiu tago, kiam Rozalio skribis la leteron.

Nu, ni reiru al Rozalio.

Foririnte el la domo de sia edzo, ŝi promenadis tien kaj reen sur la riverbordo, penante sin fortigi en la celo sin dronigi, sed la rivero (Tamizo) aspektis tiel malpure, la ŝlimo ĉe la bordo tiel nigre, kaj la odoro estis tiel naŭza, ke fine ŝi iris en kontraŭa direkto, dirante al si, ke ŝi devas elpensi alian metodon.

Profundiĝinte en melankoliaj pensoj kaj vidante nenion antaŭ si, ŝi ne atentis la vojon, laŭ kiu ŝi iras, kaj iamaniere ŝi falpuŝiĝis transirante straton, kaj veturilo surpasis ŝiajn krurojn. Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi kuŝis sur lito en publika hospitalo, kaj tie restis ĝis la rompitaj ostoj kunkreskis.

La kuracistoj kaj flegistinoj bone prizorgis ŝin, kaj iu virino de la Sava Armeo ofte interparolis kun ŝi, kiam ŝi vizitadis la pacientinon en la plej proksima lito.