La historio de Rozalio tre kortuŝis Lilion kaj ankaŭ sinjoron Ŝton, kiu sentis pli da kunsento kun ŝi, kiu, suferinte tiel multe kaj silente kaj profitinte el tia suferado, nobligis sian karakteron kaj sanktigis sian vivon sen la apogo kaj helpo de li, kiu promesis ami kaj ŝirmi ŝin, dum la vivo daŭros!
Lilio insistis, ke Rozalio estas la efektiva edzino de sinjoro Ŝton, kiun ŝi foririgis la sekvantan tagon kun ĉio, kio apartenis al li.
Li proponis malgrandan renton al Lilio, kiu firme rifuzis akcepti ion ajn de li.
Jam pasis kelke da monatoj de tiu terura tago, kiun ŝi multfoje kvazaŭ retravivis. Foje kaj ree ŝia fantazio pentris bildojn de la estonteco, kaj ĉiam ili estis malĝojigaj, plenaj de timo, lasante nur unu ĉiam pli kaj pli malfortiĝantan esperon, ĉar ŝajnis, ke nur miraklo povos ŝin savi de malfacilo, doloro kaj honto.
Ofte ŝi preĝadis:—Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi. Forportu tiun ĉi kalikon de mi; tamen, ne kion mi volas, sed kion Vi!
Sed ŝi ne povis ne multe ploradi, kaj pro tio, apenaŭ oni povis rekoni ŝin.
Tage, kiom ŝi povis, ŝi kaŝis sian malgajecon antaŭ siaj du malgrandaj infanoj, okjara Florenco kaj kvinjara Filipo. Nokte, post kiam ŝi ilin kuŝigis, la bezono de sinregado malpli forte premis