Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed nur intuicie konvinkiĝis, ke tre kredeble ŝi decidos pluvivadi la nunan fazon de la tera vivo, kontraŭstari ĝiajn malfacilaĵojn, venki ilin.

Baldaŭ ŝi ekhontis, vidante sin figurata kiel ŝi aspektis, kiam timplena, malesperanta, ŝi ekkriis al Dio petante, ke Li forigu de ŝi la ŝarĝon, kies doloro kaj humiligo subpremas ŝin.

Jen ŝi estas, jen ankaŭ ŝiaj du infanoj, bezonantaj ŝian zorgon, ekkriantaj—Patrino!—malgajaj pro ŝia malĝojeco, ricevante nur malgrandan parton anstataŭ la abundo da amo, kiun ili antaŭe kutimis ricevi.

***

Tie estis estaĵo, kiu garde staris flanke de ŝi en alia bildo, kun bela vizaĝo esprimanta amon, forton, sopiron. Ĝi similis al la esprimo de homo, kiu, prizorgante suferantan amaton, kunsentas kun li pri la nuna doloro, sed tamen vidas en la malproksimo certan, bonan rezultaton: la finon de la suferado kun dolĉiĝo kaj riĉiĝo de la karaktero.

Rigardante la belecon de tiu ĉi estaĵo flanke de ŝi en la bildo, ŝi treege deziris, ke ŝi povu efektive alproksimiĝi al ĝi; resti iom da tempo apud ĝi, tiel apude, ke ŝi povu ektuŝi ĝin. Ŝi sentis en si la kapablon fariĝi pli bona kaj fortanima, ol iam antaŭe, se nur tiu ĉi bela estaĵo restadus apud ŝi.

Instinkte ŝi sciiĝis, ke ĉi tiu bela estaĵo venis al ŝi ĝuste tiam, kiam la terura aflikto trafis ŝin; ke ĝi restadis apud ŝi de tiu tempo ĝis nun, deziregante ŝin helpi, fortigi, ŝirmi; tamen sen