Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

El sub unu tia, Lilio ekaŭdis ploretadon kaj foje kaj ree ekkrieton. Serĉinte, ŝi ekvidis malgrandan knabineton, kies vizaĝo estis kaŝata al ŝi pro tio, ke la infano apogis ĝin sur la manplatoj, dum ŝi ekkriis:

— Panjo, panjo! Ho, kiel mi volas, ke vi akceptu min! Ĉu vi rifuzos akcepti min? Ho, mia patrino!…

Tiel kompatinde kaj solece aspektis la knabineto, ke tute forgesinte la ĉeeston de la anĝelo, forgesinte ĉion krom la ploranta infano, la patrina koro de Lilio igis ŝin senprokraste kaj sen pripenso rapidiri al la infano, meti ĝin sur siajn genuojn, karesi ĝin, dirante ame:

— Etulino mia, kio estas al vi? Vi certe eraras, supozante, ke la patrino rifuzos akcepti vin. Kio estas la nomo de via patrino? Kie ŝi loĝas? Nur diru al mi, kaj mi alkondukos vin al ŝi. Diru al mi, karulino!

Levinte la kapon, la infano fiksis miran rigardon sur Lilion kaj ekkriis:

— Tio do estas vi! Jen mia propra patrino! Ho, panjo mia, ĉu povas esti vere, ke vi jam decidis akcepti min? Ĉu vere! Panjo mia, ne timu! mi estos por vi bona infano, mi ne lasos vin bedaŭri vian decidon… bonvenigi min… kaj sciu… ke mi ankaŭ devos iom suferi… tamen, vi estos mia, kaj mi estos via; ni jam apartenas unu al la alia, kaj ĝuste tial, ke ni estos kune kaj amos nin reciproke, ĉio iros bone, ni ĉion povos elporti.

Ne klare komprenis Lilio, sed ŝi premis la infanon pli forte al sia brusto, penis trankviligi