Kvankam la aĝo de sinjoro Ĉester superis tiun de Lilio je dek du jaroj, tio ne donis al sinjorino Breton, kiu estis vidvino kaj la patrino de Lilio, la rajton pensi, ke sinjoro Ĉester venadas ofte al la domo pro amo al ŝi, ne al ŝia filino.
Tamen tion ja pensis la patrino; sekve ŝiaj miro kaj kolero estis grandaj en la tago, kiam sinjoro Ĉester petis ŝin pri la mano de ŝia dua filino Lilio, kiu jam antaŭe donis jesan respondon al li.
De tiu tago sinjorino Breton neniam tute pardonis sinjoron Ĉester, nek sian filinon, pri sia propra, stulta eraro!
Lilio longe pripensadis, longe esploradis siajn koron kaj devon, ŝanceliĝante jen pri sia devo al la patrino, jen sia inklino al la amata fianĉo.
— Ĉar,—ŝi diris al si per la peneoj,—mi ne estas sola infano, eĉ ne sola filino. La patrino ankoraŭ havus Alicon, Marianon, kaj Florenjon. Cetere mia amato estas ja sola kaj senparenca.
Sinjoro Ĉester ne estis riĉulo, kontraŭe; sed li amis Lilion tiom, kiom li kapablis ami, kaj la amo ne povas konsideri kion ajn, krom la deziro kunestadi kaj la ĝoja povo servi unu la alian. Eble lia amo estis malpli sinoferema, ol tiu de Lilio. Li volis akiri por si mem, ŝi volis sin doni. Kompreneble ŝi ankaŭ volis akiri por si mem, sed ŝi kutimis pensi pri li: