Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

folio, rigardis tra ĝi al la suno, kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj; kaj ĉiufoje, kiam la varmaj radioj de la suno lumis sur ŝiaj vangoj, ŝi rememoradis ĉiujn iliajn kisojn.

Pasis tagoj post tagoj. Kiam la vento blovis tra la grandaj rozarbetaĵoj antaŭ la domo, ĝi flustradis al la rozoj: "Kiu povas esti pli bela ol vi?" Sed la rozoj balancadis la kapon kaj diradis: "Tia estas Elizo!" Kaj kiam dimanĉe la maljuna avino sidis antaŭ la pordo kaj legis en sia preĝolibro, tiam la vento transigadis la foliojn kaj diradis al la preĝolibro: "Kiu estas pli pia ol vi?" "Tia estas Elizo!" respondadis la preĝolibro. Kaj tio, kion diris la rozoj kaj la preĝolibro, estis pura vero.

Kiam ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj, ŝi devis reveni hejmen. Sed kiam la reĝino ekvidis ŝian eksterordinaran belecon, ŝia koro pleniĝis de kolero kaj malamo kontraŭ la knabino. Tre volonte ŝi ankaŭ sian dnonfilinon aliformigus, simile al ŝiaj fratoj, en sovaĝan cignon, sed ŝi ne kuraĝis tuj fari tion, ĉar la reĝo ja volis vidi sian filinon.

Frue matene la reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro kaj aranĝita kun molaj kusenoj kaj plej belaj tapiŝoj, ŝi prenis tri bufojn, kisis ilin kaj diris al unu el ili: "Kiam Elizo venos, sidiĝu sur ŝia kapo, por ke ŝi fariĝu tiel mallaborema kiel vi!" Al la dua ŝi diris: "Sidiĝu sur ŝia frunto, por ke ŝi fariĝu tiel malbela kiel vi, por ke ŝia patro ŝin ne rekonu!" Al la tria ŝi flustris: "Kuŝu sur ŝia koro, por ke ŝi ricevu malbonan koron, por ke ŝi pro tio havu suferojn!" Poste ŝi metis la bufojn en la klaran akvon, kiu tuj ricevis verdetan koloron, ŝi vokis Elizon, senvestigis ŝin kaj enirigis ŝin en la akvon. Kiam Elizo subakviĝis, unu bufo sidiĝis en ŝiaj haroj, la dua sur ŝia frunto kaj la tria sur ŝia brusto, sed Elizo kvazaŭ tute ne rimarkis ilin. Kiam ŝi denove leviĝis, tri ruĝaj papavofloroj naĝis sur la akvo. Se la bestoj ne estus venenaj kaj se ili ne estus ricevintaj kison de la sorĉistino, ili aliformiĝus en ruĝajn rozojn; ili tamen fariĝis floroj pro tio, ke ili kuŝis sur ŝia kapo kaj sur ŝia brusto. Ŝi estis tro pia kaj senkulpa, ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi.

Kiam la malbona reĝino tion vidis, ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna, ŝmiris ŝian belan vizaĝon per malbonodora ŝmiraĵo kaj malordigis ŝiajn belajn harojn. Estis neeble rekoni la belan Elizon.

Kiam ŝia patro ekvidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron kaj diris, ke tio ne estas lia filino. Neniu volis ŝin rekoni, krom la antaŭpordega hundo kaj la hirundoj, sed ili estis mizeraj bestoj kaj neniu demandis ilian opinion.

Tiam la malfeliĉa Elizo ekploris kaj rememoris siajn dek unu fratojn,