Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okupitaj je la granda urbo kun ĝia bruado, kaj ŝajnis al ŝi, ke la sonado de la preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi.

Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj naĝi kien ŝi volas. Ŝi suprennaĝis ĉe la subiro de la suno, kaj tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela. La tuta ĉielo elrigardis kiel oro, ŝi diris, kaj la nuboj - ha, ilian belecon ŝi ne povus sufiĉe bone priskribi! Ruĝaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super ŝi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovaĝaj cignoj super la akvo al la foriĝanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu ĉi malleviĝis kaj la roza brilo estingiĝis sur la maro kaj la nuboj.

En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; ŝi estis la plej kuraĝa el ĉiuj kaj naĝis tial supren en unu larĝan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilaĝaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj. Ŝi aŭdis kiel ĉiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon. En unu malgranda golfo ŝi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Ŝi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed ŝi antaŭe neniam vidis hundon; tiu ĉi komencis tiel furioze ŝin boji, ke ŝi tute ektimiĝis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam ŝi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis naĝi, kvankam ili ne havis fiŝan voston.

La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa; ŝi restis en la mezo de la sovaĝa maro kaj rakontis, ke ĝuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime ĉirkaŭe, kaj la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro. Ŝipojn ŝi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke ĝi elrigardis ĉirkaŭe kiel centoj da fontanoj.

Nun venis la tempo por la kvina fratino. Ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro, kaj tial ŝi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaŭ tute verda, kaj ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Ŝi sidiĝis sur unu el la plej grandaj, kaj ĉiuj ŝipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. Sed je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj, ĝi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la