Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trimasta ŝipo, nur unu velo estis levita, ĉar estis nenia bloveto, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero fariĝis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; ĝi elrigardis, kvazaŭ la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero. La virineto de maro alnaĝis ĝis la fenestro de la kajuto, kaj ĉiufoje, kiam la akvo ŝin levis, ŝi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna reĝido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la aĝon de dekses jaroj, lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata, kaj pro tio ĉi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La ŝipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam la reĝido al ili eliris, pli ol cent raketoj leviĝis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon, Sed baldaŭ ŝi denove ellevis la kapon kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi. Neniam ankoraŭ ŝi vidis tian fajraĵon. Grandaj sunoj muĝante sin turnadis, belegaj fajraj fiŝoj sin levadis en la bluan aeron kaj de ĉio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la ŝipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi eĉ la plej malgrandan ŝnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna reĝido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.

Jam farigis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la ŝipo kaj de la bela reĝido. La koloraj lanternoj estingiĝis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren, tiel ke ŝi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la ŝipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis.

Terura ventego baldaŭ komenciĝis. Tial la ŝipanoj demetis la velojn. La granda ŝipo balanciĝis en rapidega kurado sur la sovaĝa maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la ŝaŭmanta akvo, minacante sin transĵeti super la mastoj, sed la ŝipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de maro ĝi ŝajnis kiel veturo de plezuro, sed la ŝipanoj tute alie tion ĉi rigardis; la ŝipo ĝemegis kaj krakis, la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la ŝipanoj estas en danĝero, ŝi devis sin mem gardi antaŭ la traboj kaj rompaĵoj de la ŝipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke ŝi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj fariĝis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis ĉiujn sur la ŝipo.