Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis ĝis la akvoturnejo, kie la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon.

Inter tiuj ĉi ĉion ruinigantaj akvaj turnaĵoj la reĝidino devis trapasi, por atingi la teraĵon de la sorĉistino, kaj tie ŝi devis ankoraŭ longe iri sur varma ŝanceliĝanta ŝlimo, kiun la sorĉistino nomadis sia torfaĵo. Post tiu staris ŝia domo en la mezo de stranga arbaro. Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; ĉiuj branĉoj estis longaj ŝlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj ĉiu membro sin movadis, de la radiko ĝis la plej alta supro.

Ĉion, kion ili povis en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam ĝin ellasi. La malgranda reĝidino kun teruro haltis antaŭ tiu ĉi arbaro; ŝia koro batis de timego; ŝi jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi arigis fortike ĉirkaŭ la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio ĉi ŝin ekkapti, la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antaŭen, kiel fiŝo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn.

Ŝi rimarkis, kiel ĉiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura - virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.

Jen ŝi venis al granda, preskaŭ ĉie kovrita de ŝlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj de homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorĉistino de la maro kaj manĝigadis testudon el sia buŝo, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur ŝia granda sponga brusto.

"Mi jam scias, kion vi volas!" diris la sorĉistino. "Tre malsaĝe! Tamen via volo estos plenumita, ĉar ĝi ĵetos vin en malfeliĉon, mia bela reĝidineto. Vi volus liberiĝi de via fiŝa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna reĝido enamiĝu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon!" Ĉe tio ĉi la sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. "Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaŭ post la leviĝo de la suno mi jam ne