Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkaĵo estis preta; ĝi elrigardis kiel la plej klara akvo.

"Jen ricevu ĝin!" diris la sorĉistino kaj detranĉis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli.

"Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro", diris la sorĉistino, "ŝprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu ĉi trinkaĵo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn!" Sed tion ĉi la reĝidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de ŝi, kiam ili vidis la brilantan trinkaĵon, kiu lumis en ŝia mano kiel radianta stelo. Tiel ŝi baldaŭ pasis la arbaron, la marĉon kaj la akvoturnejon.

Ŝi povis vidi la palacon de sia patro; la torĉoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam ĉiuj dormis, tamen ŝi ne kuraĝis iri al ili nun, kiam ŝi estis muta kaj la koro volis disŝiriĝi al ŝi de malĝojo; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron de la bedoj de ĉiuj siaj fratinoj, ĵetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj leviĝis tra la mallume-blua maro supren,

La suno ankoraŭ ne estis leviĝinta, kiam ŝi ekvidis la palacon de la reĝido kaj supreniris sur la belega marmora ŝtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo, ŝi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, ŝi vekiĝis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antaŭ ŝi staris la aminda juna reĝido, kiu direktis sur ŝin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke ŝi devis mallevi la siajn, kaj tiam ŝi rimarkis, ke ŝia fiŝa vosto perdiĝis kaj ŝi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi.

Sed ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La reĝido demandis, kiu ŝi estas kaj kiel ŝi venis tien ĉi, kaj ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaŭ tiel malgaje, ĉar paroli ŝi ja ne povis. Tiam li prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin en la palacon. Ĉe ĉiu paŝo, kiun ŝi faris, estis al ŝi, kiel la sorĉistino antaŭdiris, kiel se ŝi paŝus sur akrajn pinglojn kaj tranĉilojn, sed ŝi elportadis ĝin volonte, Sub la mano de la reĝido ŝi supreniris facile kiel akva veziko sur la ŝtuparo, kaj li kaj ankaŭ ĉiuj aliaj admiris ŝian gracian flugetantan iradon.

Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al ŝi, en la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj, sed ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaŭ la reĝido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol ĉiuj aliaj, kaj la reĝido aplaŭdis kaj ridetis al ŝi; tiam la virineto de maro fariĝis mal-