Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Plej belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis post la boato; de tempo al tempo ili elsaltis super la akvon, kiu plaŭdiĝis, kaj birdoj, ruĝaj kaj bluaj, malgrandaj kaj grandaj, fluge sekvis en du longaj vicoj, la kuloj dancis kaj la majskaraboj murmuris "bum, bum!" Ĉiuj volis sekvi Hjalmaron, kaj ĉiu havis ian historion por rakonti.

Certe tio estis ŝipveturado tia, kia ĝi devas esti! Jen la arbaroj, estis densaj kaj mallumaj, jen ili estis kiel plej bela parko kun sunlumo kaj floroj, kaj pretere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro. Sur la balkonoj staris reĝidinoj, kaj ĉiuj ili estis malgrandaj knabinoj, kiujn Hjalmar tre bone konis, ĉar li jam antaŭe ludis kun ili. Ili etendis la manon, kaj ĉiu el ili antaŭtenis al li plej ĉarman sukeraĵon, kiun nur povas vendi la kukistino, kaj Hjalmar ĉe la preterveturado kaptis unu finon de la sukeraĵo kaj la reĝidino tenis forte, tiel ke ĉiu el ambaŭ ricevis unu parton, ŝi la malpli grandan, Hjalmar la pli grandan. Antaŭ ĉiu kastelo malgrandaj reĝidoj staris garde. Ili tenis ŝultre orajn sabrojn kaj pluvigis sekvinberojn kaj stanajn soldatojn. Tio estis veraj reĝidoj!

Jen Hjalmar ŝipveturis tra arbaroj, jen rekte tra grandaj salonoj aŭ meze tra urbo. Li traveturis ankaŭ tiun urbon, en kiu loĝis lia vartistino, la bona knabino, kiu portadis lin, kiam li estis tute malgranda knabo, kaj kiu lin tiel amis. Ŝi faris kapsignojn kaj kantis la ĉarman versaĵon, kiun ŝi mem verkis kaj sendis al Hjalmar:

Tre ofte pensas mi pri vi, Infano ĉarma kaj amata! Tre ofte vin ja kisis mi Sur buŝo, vango delikata! El via buŝ' l' unua vort' Ĝi mian tuŝis ja orelon. Vin benu Di'! Al mi la sort' Forrabis mian luman stelon.

Kaj ĉiuj birdoj kunkantis, la floroj dancis sur siaj trunketoj; kaj la maljunaj arboj balancis la kapojn, kvazaŭ la dio de dormo ankaŭ al ili rakontus historiojn.

MERKREDO

Ha, kiel la pluvo torentis! Hjalmar povis tion aŭdi en sia dormo, kaj kiam la dio de dormo malfermis fenestron, la akvo ekstere atingis ĝis la fenestro: Tuta lago ruliĝadis jam ekstere, kaj plej bela ŝipo staris tute antaŭ la domo.

"Ĉu vi volas ŝipveturi kun mi, mafgranda Hjalmar?" demandis la dio