Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jen oni devis fari la provon. La pulo saltis tiel alte, ke neniu povis tion vidi, kaj tial oni diris, ke ĝi tute ne saltis, kaj tio estis ja mizera kalumnio.

La akrido saltis nur duonon de tiu alteco, sed bedaŭrinde ĝi saltis al la reĝo rekte en la vizaĝon kaj la reĝo diris, ke tio estas malbonkonduta.

La cerambiko longe staris silente kaj pripensadis; tiel ke oni fine pensis, ke ĝi tute ne povoscias salti.

"Ĉu ĝi nur ne malsaniĝis?" diris la hundo kaj denove ĝin priflaris. Furr! ĝi subite per oblikva svingiĝo saltis rekte sur la bruston al la reĝidino, kiu sidis sur malalta ora benketo.

Tiam la reĝo diris: "La plej alta salto estas, kiam oni per eksalto leviĝas ĝis mia filino, ĉar en tio konsistas la vera bontoneco, sed por tia ideo estas bezonata bona kapo, kaj la cerambiko pruvis, ke ĝi havas kapon. Ĝi havas la kapon sur la ĝusta loko."

Kaj tial ĝi ricevis la reĝidinon.

"Mi saltis ja plej alte!" konsolis sin la pulo. "Sed estas tute egale. Ŝi prenu la pezan moŝton! Mi saltis ja plej alte, sed por esti bone vidata en la mondo, oni devas havi sufiĉan korpon!"

Post tio la pulo iris en fremdlandan militservon, kie, kiel oni diras, ĝi estas mortigita.

La akrido sidiĝis eksterurbe en kavo kaj meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo, kaj ĝi ankaŭ diris: "Korpon oni devas havi, korpon oni devas havi!" Kaj ĝi ekkantis sian strange malgajan kanton, el kiu ni prenis nian historion, kiu, se ĝi ne estus presita, povus esti rigardata kiel mensogaĵo.


PAŜTISTINO KAJ KAMENTUBISTO

Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro maljuneco kaj kun skulptitaj spiralaĵoj kaj foliaĵoj? Ĝuste tia staris en unu loĝejo. Ĝi estis heredaĵo el la tempo de la praavino, kaj la skulptaĵo, per kiu ĝi estis kovrita de supre ĝis malsupre, prezentis rozojn kaj tulipojn. La plej strangaj spiralaĵoj troviĝis sur ĝi, kaj el ili elstaris malgrandaj kapoj