Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiom povas scii la Dano Holger, kiu ja nur sonĝas pri ĉio. Kiam la knabo estis enlitigita, li tiom multe pensis pri tio, ke li profunde enŝovis sian mentonon en la litkovrilon, kaj ŝajnis al li, ke li havas longan barbon, kiu alkreskis al ĝi.

La maljuna avo tamen restis ankoraŭ ĉe sia laboro kaj skulptis la lastan parton, la Danan blazonon. Kiam ĝi estis finita, li pririgardis la tutan faritaĵon kaj pensis pri ĉio, kion li legis kaj aŭdis kaj kion li hodiaŭ vespere rakontis al la malgranda knabo. Li movetis la kapon, viŝis siajn okulvitrojn, surmetis ilin denove kaj diris: "En mia tempo la Dano Holger certe ne revenos; sed la knabo tie en la lito eble havos la okazon vidi lin kaj partopreni en la faroj, se ili estas veraĵo." La maljuna avo denove movetis la kapon, kaj ju pli longe li rigardis sian Danon Holger, des pli klare fariĝis al li, ke li faris bonan bildon. Li preskaŭ havis la impreson, kvazaŭ spirito de vivo ĝin trafluas, kvazaŭ ĝi ricevas kolorojn kaj la armaĵo brilas kiel ŝtalo kaj fero. La koroj en la Dana blazono fariĝis videble ĉiam pli kaj pli ruĝaj, kaj la leonoj kun la oraj kronoj preparis sin por salto.

"Ĉi tio estas ja la plej bela el ĉiuj blazonoj de la mondo!" diris la maljunulo. "La leonoj signifas forton kaj la koroj mildecon kaj amon." Li rigardis la supran leonon kaj pensis ĉe tio pri la reĝo Knut, kiu alkatenis la grandan Anglujon al la trono de Danujo; kaj li rigardis la duan leonon kaj pensis pri Valdemar, kiu unuigis Danujon kaj submetis la Vendajn landojn. Li rigardis la trian leonon kaj rememoris Margareton, kiu unuigis la Skandinavajn regnojn sub unu sceptro. Sed kiam li rigardis la ruĝajn korojn, ili lumis ankoraŭ pli brile ol antaŭe, ili aliformiĝis en flamojn, kiuj moviĝis, kaj en sia spirito li sekvis ĉiun el ili.

La unua flamo transportis lin en malvastan, malluman malliberejon. Tie sidis malliberulino, ĉarmega virino, filino de Kristiano la Kvara: Eleonoro Ulfeldt; kaj la flamo sidiĝis kiel rozo sur ŝia brusto kaj interfianĉiĝis kune kun ŝia koro en unu aman fajron, kun la koro de la plej nobla kaj plej bona el ĉiuj Danoj virinoj.

"Ho, kia koro en la blazono de Danujo!" diris la maljuna avo.

Kaj lia spirito sekvis la duan flamon, kiu kondukis lin eksteren sur la maron, kie tondris la kanonoj, kie la ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo; kaj la flamo alkroĉiĝis en formo de ordena rubando al la brusto de Hvitfeldt, kiam li sin kaj sian ŝipon eksplode pereigis, por savi la ŝiparon.

La tria flamo transportis lin al la malgajaj kabanoj de Grenlando, kie la misiisto Han Egede kun amo laboris per vortoj kaj faroj; la flamo estis stelo sur lia brusto, koro por la Dana blazono.