Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝi glutas pizojn? Ĝi ricevas tro multe! Ĝi ricevas la plej bonajn; Ĉu vi vidas, kiel tiu perdas la plumojn ĉirkaŭ la kresto? Ĉu vi vidas la koleran, venenan beston! Mur-mur-mur!" Kaj la okuloj de ĉiuj briletis tute ruĝe de kolero kaj galeco. "Staru grupe, staru grupe! Malgranda griza! Mur-mur-mur!" Tiel ili murmuradis senĉese.

La paseroj havis bonan apetiton, kaj ili bone aŭskultis, ili eĉ stariĝadis kune kun la kolomboj, sed tio ne estis al ili bone alaspekta. Ili estis nun sataj, kaj tial ili apartiĝis de la kolomboj kaj interŝanĝis reciproke siajn opiniojn pri ili. Poste ili trasaltetis sub la barilo de la ĝardeno, kaj ĉar la pordo de la ĝardena dometo estis nefermita; unu el ili saltetis sur la sojlon de la pordo. La kontentigo de sia malsato faris ĝin kuraĝa. "Pep!" ĝi diris, "tion mi permesas al mi!" "Pep!" diris la dua, "tion mi ankaŭ permesas al mi, kaj eĉ iom pli malproksimen!" kaj ĝi ensaltetis en la ĝardenan dometon.

Homoj tie ne estis, tion la tria bone rimarkis, kaj tial ĝi flugis ankoraŭ pli internen kaj diris: "Au ĉio aŭ nenio! Nur nenion duonan. Cetere ĝi estas ridinda homa nesto. Kiam multe da aĵoj ĉi tie staras! Kaj vidu, kio estas tio tie?" Ĝuste antaŭ la paseroj floris ja la konataj rozoj, ili speguliĝis en la akvo, kaj la karbigitaj traboj apogis sin al la duone falinta kamentubo. Ha, kiel tio estas ebla! Kiamaniere tio venis en la ĉambron de la kavalira bieno? Ĉiuj tri paseroj volis forflugi trans la rozojn kaj la kamentubon, sed plata muro, kontraŭ kiun ili flugis, malhelpis, al ili plenumi sian intencon.

Tio estis nur pentraĵo, granda belega ekzemplero, kiun la pentristo kreis laŭ sia malgranda skizo. "Pep!" diris la paseroj, "tio estas nenio, tio estas nur trompaĵo. Pep! Tio estas la belo! Ĉu vi en tio ion komprenas? Mi certe ne!" kaj tiam ili forflugis, ĉar homoj eniris en la ĉambron. Pasis pli ol unu jaro; la kolomboj estis jam multe murmurintaj. Dum la vintro la paseroj estis suferintaj de frosto, kaj dum la tuta somero ili estis vivintaj gaje; ĉiuj estis fianĉigitaj aŭ edzigitaj, aŭ kiel alie oni volas tion nomi.

Ili havis infanojn, kaj ĉiu el ili kompreneble asertis pri sia infano, ke ĝi estas la plej bela kaj plej saĝa. Unu flugis tien, alia aliloken; kaj ĉe la renkontiĝo ili rekonadis sin reciproke per la "pep" kaj la trifoja tergratado per la maldekstra piedo. La plej aĝa el ili estis nun jam maljuna fraŭlino, ĝi ne havis neston nek infanojn. Ĝi tre volis vidi iam grandan urbon, kaj tial ĝi flugis en Kopenhagon. Tie apud la kastelo kaj apud la kanalo, sur kiu troviĝis ŝipoj kun pomoj kaj potoj, staris granda belkolora domo. La fenestroj estis malsupre pli larĝaj ol supre, kaj kiam la paseroj enrigardis, ili havis la impreson, kvazaŭ ili rigardas ne en ĉambron, sed en tulipon, volvaĵoj de plej