Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unuj la aliajn; krom tio la gefianĉoj staris meze de la pordo, tiel ke oni ne povis eniri nek eliri: Kiel la koridoro, tiel ankaŭ la tuta ĉambro estis frotita per lardo; tio estis la tuta regalaĵo; tamen por deserto oni donis pizon, en kiun unu malgranda muso el la familio enmordis la nomojn de la gefianĉoj, t. e. la unuajn literojn. Tio estis io tute eksterordinara.

Ĉiuj musoj asertis; ke tio estis bonega edziĝofesto kaj ke la amuziĝo eslis tre vigia.

Poste Hjalmar veturis returne hejmen. Certe, li estis en bontona societo, li tamen estis devigita forte sin kunkunpremi, fari sin malgranda kaj aperi en uniformo de stana soldato.

VENDREDO

"Estas nekredeble, kiom multe ekzistas da homoj pli aĝaj, kiuj tre dezirus min havi kaj teni forte!" diris la dio de dormo. "Tio estas precipe tiuj, kiuj faris ion malbonan. ‚Bona, kara dormo!’ ili diras al mi, ‚dormo ne venas en niajn okulojn kaj tiel ni kuras la tutan nokton kaj vidas ĉiujn niajn malbonajn agojn, kiuj, simile al malgrandaj koboldoj, sidas sur la rando de la lito kaj senĉese ŝprucigas sur nin varmegan akvon. Venu do kaj forpelu ilin, por ke ni unu fojon povu dormi tute forte.’ Kaj profunde ĝemante ili diras plue: ‚Ni certe bone pagos pro tio. Bonan nokton! La mono por vi kuŝas en la fenestro!’ Sed pro mono mi tion ne faras!" diris la dio de dormo.

"Kion ni entreprenos en ĉi tiu nokto?" demandis Hjalmar.

"Mi ne scias, ĉu vi deziras ankaŭ en ĉi tiu nokto partopreni en edziĝofesto. Estas vero, ke ĝi estos de alia speco ol la hieraŭa. La granda pupo de via fratino, kiu aspektas kiel viro kaj estas nomata Hermano, interedziĝos kun la pupo Berto, kaj ĉar krom tio hodiaŭ estas ankaŭ ĝia naskiĝtago; tial ne mankos donacoj."

"Jes, tion mi jam konas!" diris Hjalmar, "ĉiufoje, kiam la pupoj ricevas novajn vestojn, mia fratino lasas ilin festi sian naskiĝtagon aŭ interedziĝi. Tio certe okazis jam cent fojojn!"

"Jes, sed la hodiaŭan nokton estos la cent-unua edziĝofesto, kaj kiam la cent-unua finiĝas, tiam ĉio pasas. Tial ĝi ankaŭ estos nekomparebla bela. Rigardu do!"

Hjalmar ekrigardis al la tablo. Sur ĝi staris la malgranda kartona domo kun lumo en la fenestroj, kaj ĉiuj stanaj soldatoj antaŭtenis la pafilojn antaŭ ĝia pordo. La gefianĉoj sidis, ĉiu apogita al piedo de tablo, tute enpensiĝinte, kaj ili havis ankaŭ sufiĉan kaŭzon por tio. Sed la dio de dormo, vestita per la nigra robo de la avino, plenumis la interedzigan