en sia tuta korpo fariĝis rozkoloraj; la guto ricevis la aspekton de tuta urbo, sur kies stratoj svarmis nudaj sovaĝaj homoj. "Kion vi tie havas?" demandis alia maljuna sorĉisto, kiu ne havis nomon, en kio ĝuste konsistis lia bontoneco.
"Se vi povos diveni, kio tio estas," respondis Juko-Piko, "tiam mi ĝin donacos al vi; sed oni ne povas tion facile diveni, se oni tion ne scias!" La sorĉisto, kiu ne havis nomon ekrigardis tra la grandiga vitro.
Tio aspektis efektive kiel granda urbo, en kiu ĉiuj homoj kuradis sen vestoj. Estis terure, sed ankoraŭ pli terure estis vidi, kiel unu puŝas kaj frapas la alian, kiel ili reciproke sin pinĉas kaj tiras, mordas kaj ŝiras. Kio estis malsupre, flugis supren, kio estis supre, falis malsupren. "vidu, vidu! Lia kruro estas pli longa ol mia! Baf! Ĝin for!" Jen estas unu, kiu havas malgrandan elkreskaĵon malantaŭ la orelo, malgrandan senkulpan elkreskaĵon, sed ĝi doloras lin, kaj tial ĝi plu ne doloru. Kaj li ekhakis lin kaj ŝiris lin kaj formanĝis lin pro la malgranda elkreskaĵo.
Jen unu sidis silente kiel juna knabino kaj deziris nur, ke oni lasu lin en trankvilo kaj paco. Sed la juna knabino nepre devis eliri, kaj ili tiris ŝin kaj disŝiris ŝin kaj formanĝis ŝin. "Tio estas tre amuza!" diris la sorĉisto. "Jes, sed kio tio estas laŭ via opinio?" demandis Juko-Piko. "Ĉu vi povas tion diveni?" "Tion oni vidas ja klare!" diris la alia. "Tio estas Kopenhago aŭ ia alia granda urbo, ili ja ĉiuj estas egalaj unu al la alia. Granda urbo tio estas!" "Tio estas akvo el strata marĉeto!" diris Juko-Piko.
- Familio ##