Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ĉion!" diris la imperiestro, kaj li staris en siaj imperiestraj vestoj, kiujn li mem surmetis sur sin, kaj la glavon, kiu estis peza de oro, li almetis al sia koro.

"Pri unu afero mi vin petas! Rakontu al neniu, ke vi havas birdeton, kiu ĉion diras al vi, tiam ĉio iros ankoraŭ pli bone!"

Kaj la najtingalo forflugis.

La servistoj envenis, por rigardi la mortintan imperiestron.... Surprizite ili haltis, kaj la imperiestro diris al ili

"Bonan tagon!"


GEFIANĈOJ

Turbo kaj pilko kuŝis inter aliaj ludiloj kune en unu tirkesto, kaj la turbo diris al la pilko: "Ĉu ni ne fariĝu gefianĉoj, ĉar ni kuŝas ja unu apud la alia en unu tirkesto?" Sed la pilko, kiu estis farita el marokena ledo kaj havis pri si tiel same altan opinion kiel delikata fraŭlino, ne volis doni eĉ respondon al io simila.

En la sekvanta tago la posedanto de la ludiloj, malgranda knabo, venis kaj kolorigis la turbon sur la supraĵo ruĝe kaj orkolore kaj enbatis en la mezon latunan najlon. Tio aspektis tre bele, precipe kiam la turbo turniĝis.

"Rigardu min!" li diris al la pilko. "Kion vi nun diros? Ĉu ni nun ne fariĝu gefianĉoj? Ni konvenas tre bone unu por la alia, vi saltas kaj mi dancas. Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ!"

"Tiel, vi efektive tiel pensas?" respondis la pilko; "vi certe ne scias, ke mia patro kaj mia patrino estis marokenaj pantofloj kaj ke mi havas korkon en la ventro."

"Jes, sed mi estas el mahagona ligno!" diris la turbo, "kaj la urbestro mem min tornis, li posedas propran tornostablon, kaj tio kaŭzis al li multe da plezuro."

"Ĉu mi povas tion fidi?" demandis la pilko.

"Neniam mi ricevu frapon de vipo, se mi mensogas!" asertis la turbo.