Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Sed Kay, la malgranda Kay!" demandis Gerda. "Kiam li venis? Ĉu li ankaŭ troviĝis inter la amaso?"

"Ne rapidu! Nun ni alvenas ĝuste al li! En la tria tago venis malgrada persono, sen ĉevaloj aŭ veturilo, tute gaja kaj bonhumora, kiu kvazaŭ promenante iris rekte en la palacon. Liaj okuloj brilis kiel la viaj, li havis belegajn longajn harojn, sed malriĉajn vestojn."

"Tio estis Kay!" ĝoje ekkriis Gerda. "Ho, mi do lin trovis!" Kaj ŝi plaŭdis per la manoj.

"Li havis malgrandan tornistron sur sia dorso" , diris la korniko.

"Ne, tio certe estis lia glitveturileto!" diris Gerda, "ĉar kun sia glitveturileto li foriris!"

"Povas esti!" rediris la korniko; "mi ne vidis tute precize. Sed tion mi scias de mia malsovaĝa amatino, ke kiam li eniris tra la pordego de la palaco kaj ekvidis la arĝentokovritajn korpogardistojn kaj supre de la ŝtuparoj la servistojn en oro, li absolute neniom konfuziĝis. Li faris al ili supraĵan kapsignon kaj diris: ‚Estas certe enuige stari sur la ŝtuparo, mi preferas eniri!’ Interne la salonoj brilis per hela lumo de kandeloj. Sekretaj konsilanoj kaj ekscelencoj iradis sur propraj piedoj kaj portis orajn vazojn; oni certe povis ricevi korpremon. Liaj botoj knaris terure laŭte, sed ŝajnis, ke tio lin tute ne maltrankviligis."

"Tio tute certe estis Kay!" ekkriis Gerda, "mi scias, li havis novajn botojn; mi aŭdis kiel ili knaris en la ĉambro de la avino!"

"Jes, kiel ili knaris!" diris la korniko; "kaj vigle kaj bonhumore li eniris rekte al la reĝidino; ĉi tiu sidis sur perlo, kiu estis tiel granda kiel radŝpinilo. Ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj kaj kun la servistinoj de siaj servistinoj kaj ĉiuj kavaliroj kun siaj servistoj kaj kun la servistoj de siaj servistoj, kiuj ankaŭ havis servobubon, staris en ordo ĉirkaŭe. Ju pli proksime al la pordo ili staris, des pli fiere ili aspektis. Antaŭ la servobubo de la servisto de servisto, kiu ĉiam portas pantoflojn, oni de respekto preskaŭ devis direkti la rigardon al la planko, tiel fiere li staris ĉe la pordo!"

"Tio kredeble estas terura!" diris la malgranda Gerda, "Kaj Kay tamen ricevis la reĝidinon?"

"Se mi ne estus korniko, mi ŝin ricevus, malgraŭ ke mi estas jam fianĉigita. Oni diras, ke li parolis tiel same bone, kiel mi parolas, kiam mi uzas la lingvon de kornikoj, tion diris al mi mia malsovaĝa amatino. Li estis gaja kaj ĉarmega. Cetere li tute ne havis edziĝajn intencojn, li venis sole nur por aŭdi la saĝecon de la reĝidino, kaj ĝin li trovis bona, kaj ŝi lin ankaŭ trovis bona."