Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grandan Gerdan sur la cervon, kaj ŝi estis tiel antaŭgarda, ke ŝi alligis ŝin fortike kaj eĉ donis al ŝi malgrandan sidkusenon. "Estas tute egale!" ŝi diris, "jen prenu returne viajn peltajn botetojn, ĉar estos malvarme, sed la mufon mi restigos ĉe mi, ĝi estas tro beleta! Vi tamen ne frostiĝos; jen prenu la grandajn pugnogantojn de mia patrino, ili sidos sur vi ĝis la kubutoj! Surmetu ilin! Nun vi laŭ la manoj aspektas tute kiel mia malbela patrino."

Gerda ploris de ĝojo:

"Tian ploraĉadon mi ne povas traelporti!" diris la malgranda rabista knabino. "Nun vi devas havi aspekton ĝojan! Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati!" Ambaŭ objektoj estis alligitaj malantaŭe sur la norda cervo; la malgranda knabino malfermis la pordon, envokis ĉiujn grandajn hundojn internen, poste ŝi distranĉis la ŝnuron per sia tranĉilo kaj diris al la norda cervo: "Nun ekkuru, sed priatentu la malgrandan knabinon!"

Gerda etendis la manojn kun la grandaj pugnogantoj al la rabista knabino, diris adiaŭ, kaj la cervo ekkuris antaŭen trans arbetaĵojn kaj malebenaĵojn, tra la grandan arbaron, trans marĉojn kaj stepojn, tiel rapidege, kiel ĝi nur povis. La lupoj blekis, kaj la korvoj kriis. El malproksime oni aŭdis malfortan krakon [La vorto mankis en la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.] kaj fortaj sentondraj fulmoj montriĝis ĉiuflanke.

"Tio estas miaj malnovaj nordaj lumoj!" diris la norda cervo; "rigardu, kiel ili lumas!" Kaj ankoraŭ pli rapide ĝi kuris antaŭen tage kaj nokte. La panoj estis formanĝitaj, la ŝinko ankaŭ, kaj jen ili estis en Laplando.

Sesa rakonto

Lapino kaj Finnino

Antaŭ malgranda, malgravaspekta dometo ili haltis. La tegmento atingis ĝis la tero, kaj la pordo estis tiel malalta, ke la loĝantoj povis traŝovi sin tra la enirejo nur rampante sur la ventro. Krom unu Lapino, kiu staris apud fiŝolea lampo kaj rostis fiŝojn, neniu estis hejme. La