Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
2
FABELOJ DE ANDERSEN

li enterigis en la tombo de la granda Homero; kaj la rozo tremis en la vento. Venis la vespero, la rozo kunkunfaldis siajn foliojn pli dense kaj sonĝis, sonĝis, ke estas belega luma tago. Grupo da fremdlangaj, Frankaj viroj venis, ili entreprenis pilgriman vojaĝon al la tombo de Homero. Inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo, el la hejmo de la nebuloj kaj nordaj lumoj. Li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro kaj forportis ĝin tiamaniere kun si en alian parton de la mondo, en sian malproksiman patrujon. Kaj la rozo forvelkis de malĝojo kaj kuŝis en la premanta libro, kiun li malfermis en sia patrujo. Tiam li diris: « Jen estas rozo de la tombo de Homero! »

Tiel sonĝis la floro; kaj ĝi vekiĝis kaj tremis en la vento. Guto da roso falis de ĝiaj folioj sur la tombon de la kantisto. Kaj la suno leviĝis, la tago fariĝis varmega, kaj la rozo ardis pli bele ol antaŭe, ĝi estis ja en sia varma Azio. Subite oni ekaŭdis paŝojn, venis fremdlandaj Frankoj, kiel la rozo vidis en sia sonĝo, kaj inter la fremduloj troviĝis poeto el nordo. Li rompis la rozon, metis kison sur ĝian freŝan buŝon kaj forportis ĝin kun si en la hejmon de la nebuloj kaj de la nordaj lumoj.

Kiel mumio la kadavro de la floro kuŝas nun en lia Iliado, kaj kvazaŭ en sonĝo ĝi aŭdas, kiel li malfermas la libron kaj diras: « Jen estas rozo de la tombo de Homero! »


DIO DE DORMO

En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo. Li estas bonega rakontisto.

Ĉirkaŭ la vespero, kiam la infanoj sidas ankoraŭ tre bonkondute ĉe la tablo aŭ sur sia tabureto, venas la dio de dormo. Li venas laŭ la ŝtuparo mallaŭte, ĉar li havas sur la piedoj nur ŝtrumpojn; tute senbrue li malfermas la pordon, kaj rapide li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, tre delikatan, tre delikatan, kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj. Tial ili ankaŭ lin ne vidas. Li glitkuras rekte malantaŭ ilin, blovas al ili kviete sur la nukon,