Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
SAMBUKA VIRINETO

Estis iam malgranda knabo, kiu malvarmumis. Li estis elirinta kaj malsekigis al si la piedojn; neniu povis kompreni, kiamaniere tio fariĝis, ĉar estis tute seka vetero. Lia patrino lin senvestigis, enlitigis lin, kaj ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo, ĉar ĉi tiu varmigas. En la sama tempo tra la pordo eniris ankaŭ la maljuna vigla sinjoro, kiu loĝis tute supre en la domo kaj vivis tute solece, ĉar li havis nek edzinon nek infanojn, li tamen tre amis la infanojn kaj povosciis rakonti tiom multe da fabeloj kaj historioj, ke estis plezuro lin aŭskulti.

« Nun trinku vian teon! » diris la patrino, « tiam la onklo eble rakontos al vi fabelon. »

« Jes, se oni scius ĉiam ian novan! » diris la maljuna sinjoro kaj bonkore balancis la kapon. « Sed kie la infano malsekigis al si la piedojn? » li demandis.

« Jes, kiamaniere tio fariĝis, » respondis la patrino, « ĝuste tion mi ne povas kompreni! »

« Ĉu vi rakontos al mi fabelon? » demandis la knabo.

« Jes, se vi povas diri al mi precize — ĉar tion mi antaŭe devas scii — kiel profunda estas la strata defluilo sur tiu strato, ĉe kiu troviĝas via lernejo? »

« Ĝuste ĝis la mezo de la tibiingoj. » diris la knabo, « sed tiam mi devas eniri en la profundan kavon. »

« Jen, jen! de tio do venas la malsekiĝo de la piedoj! » diris la maljunulo. « Nun mi efektive devus rakonti fabelon, sed mi scias plu nenian. »

« Ho, vi povas tuj elpensi ian fabelon! » diris la malgranda knabo. « Panjo diras, ke ĉio, kion vi nur ekrigardas, fariĝas por vi fabelo kaj ĉio, kion vi ektuŝas, donas al vi materialon por historio. »

« Jes, sed tiaj fabeloj kaj historioj nenion valoras. Ne, la ĝustaj venas tute per si mem, ili frapetas al mi sur la frunto kaj diras: « Jen mi estas! »

« Ĉu baldaŭ frapetos? » demandis la malgranda knabo. La patrino ridetis, ĵetis sambukan teon en la poton kaj verŝis sur ĝin bolantan akvon.

« Rakontu, rakontu! »