Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pordo, sed ekŝanceliĝis kaj ekkaptinte la apogilon de l' seĝo haltis.

La nekonato ripetis sian demandon.

Nur nun ŝi ekkomprenis, ke li demandas, ĉu iu loĝas en la domo...

Ŝi pene respondis: "Ne, ne — li ne loĝas ĉi tie," kaj ŝia voĉo tremis de neesprimebla sorĉo.

La nekonato foriris.

La bedaŭrinda vidvino falis denove sur la seĝon — kaj longe, longe ŝi restis en plej turmenta, plej dolora enpensiĝo...

Nur kiam ŝia infano, ŝia karuleto revenis — denove heliĝis ŝia vizaĝo...

Ŝi deprenis sian edziniĝan veston, metis ĝin denove en la kofron — kaj estis denove bedaŭrinda, malriĉa vidvino...

Ankoraŭ tiun saman posttagmezon ŝi ricevis leteron kun la plej ordinara enhavo.

Ĝi estis jena:

"Estimata sinjorino!

Pardonu, mi petas, ke mi kuraĝas fari la skriban klarigon.

Serĉante hodiaŭ en la domo, en kiu vi loĝas, mian iaman amikon, okaze mi renkontis vin kaj — mi konfesas sincere al vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla.

Sed pardonu ankaŭ mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte tuj pri via situacio kaj sciiĝinte almenaŭ tion plej gravan, mi kuraĝas peti vin pri la afabla respondo — ĉu estus ebla ia proksimiĝo inter ni..."

Kun la plej granda ekmiro ŝi tralegis la leteron. Unue ŝajnis al ŝi, ke iu ŝercas kun ŝi — sed pli poste —

Ŝi prokrastis la respondon.

Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvaĵisto — ŝi ĝentile rifuzis lian proponon kaj fine — post kelke