Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Meze de la salono estas katafalko, sur ĝi malfermita ĉerko kaj en ĝi la kadavro en blanka virina vesto.

Ambaŭflanke de la ĉerko antaŭe malsupren pendinta neĝoblanka longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime ŝajnas, kvazaŭ ĝi estus kovrita per maldika tavolo de ĵus falinta neĝo.

Antaŭ la ĉerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda krucifikso en la mezo; sur ambaŭ flankoj brulas po ses grandaj vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj kuŝas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun blankaj rubandoj, antaŭe staras nigre tegita preĝbenketo kun la apogpupitro — ĉio estas tiel simpla, eĉ ordinara, kiel ĉiam en la funebraj salonoj de pli riĉaj familioj.

Sed al ĉio ĉi la monaĥino dediĉis preskaŭ nenian atenton.

Ŝia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pargeta planko.

En la ĵus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, ĉio en la salono posedas ian monaĥeje poezian aspekton — funebre malĝojan, malafablan, preskaŭ frostosentigan.

Post momento la monaĥino levis la kapon, kvazaŭ ia neatendita penso estus trakurinta ŝian animon kaj per unu ekmovo de la dekstra mano levis la densan vualon de la vizaĝo.

Ŝi estas knabino ĉirkaŭe dudek kvinjara kun neesprimebla mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaŭ infane agrabla kaj simpatia vizaĝo.

La densa nigra hararo estas glate kombita malantaŭen, pro tio la bele eliĝanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras; la glataj vangoj apenaŭ tuŝitaj de facila nuanco de l' ruĝo; la mallarĝaj pli maldolĉe kaj