Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estas nenia dubo, ke la monaĥino anime enprofundiĝis en la paradizajn ĝojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto; sed ŝia modera, malelasta fantazio sciis elsorĉi al ŝi sole la bildon plej simplan, plej primitivan...

Estis al ŝi ĝoje kaj agrable; sed tamen ŝi sentis ian premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaŭ ian trompiĝon. Ŝi ne komprenis la kialon; ia dolĉa melankolio ekregis ŝin simile kiel la feliĉan homon, kies animon trakuras la penso, ke li ne estas izolita kun sia ĝojo kaj feliĉo...

Subite ŝajnas al ŝi, ke en la malantaŭo de la belega ĝardeno vidiĝas ĉiam pli granda perspektivo — kaj plej malproksime — ŝi vidis konatan, tre konatan pejzaĝon: simplan vilaĝon kun ia simpla preĝejeto kaj ne malproksime belan bienon.

Senvole ŝi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon. Ŝia vizaĝo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la kontentiĝo — antaŭ ŝia spirita rigardo elsaltas la bildo de l' naska vilaĝo...

Ŝi vidas la patron, la sanegan, rideman, ruĝvangan viron — ŝi vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno de l' delikata boneco — ŝi konjektas vidi ankaŭ sin mem unue kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon...

Kaj antaŭ ŝia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la alian. Jen ŝi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud la tablo kun la patrino — jen ŝi mem sidas sur la genuoj de la patrino, karesas kaj kisas ŝin kaj tuj poste ŝi kuŝas en sia infana lito aŭskultante, kion la patro kaj la patrino rakontas.

Ŝi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, ŝi rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj el la aĝo pli posta, ŝi rememorigas sin pri la lernejo kaj la kunlernantinoj, pri la maljuna instru-