Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturiĝis en ŝia animo la intenco tute disiĝi de la mondo.

Kaj kiam ĝi estis maturiĝinta, ĝi estis ankaŭ efektivigita: Berto eniris en la monaĥejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj post unu jaro fariĝis »fratino« Magdaleno —

La asketa vivo monaĥeja, kunigita kun la helpado al la mizeruloj, estis preskaŭ tute neniiginta ĉiujn pensojn pri la mondo ekstermonaĥeja; sed tamen ne povis la fratino Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, ŝin periode atakantajn.

Precipe dum la silentaj noktoj aŭtunaj, kiam la animo tiel volonte revas kaj meditas, kiam ŝi lacigita de la preĝado senvole enprofundiĝis en la rememorojn, kiam ŝi rememorigis sin pri la feliĉa amikino — en tiaj momentoj ŝi eksentis ĉiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon, multafoje eĉ trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran ektremon —

Kaj tio okazis ankaŭ nun, kiam ŝi, genuante unuafoje en sia vivo antaŭ la kadavro dum la silenta nokto aŭtuna, enprofundiĝis senvole en la rememorojn tiel, ke ŝi tute forgesis, kial kaj kie ŝi troviĝas.

Bildo sekvas bildon antaŭ ŝia spirita rigardo — jen ĝi estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en la formo de simpla silueto...

Subite ekstere leviĝis la vento kaj forte ekskuis la fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en ŝiaj meditemaj rememoroj.

Levinte la kapon ŝi timeme rigardis ĉirkaŭ si kaj nur post kelke da sekundoj ŝi tute rekonsciiĝis, kial kaj kie ŝi troviĝas...

Sed ŝi treege konsterniĝis rekoninte, ke ŝi ne trovas sin genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro por preĝi, sed ke ŝi sidas sur la ŝtupo, sur kiu ŝi antaŭe genuis, ke ŝi havas la manojn preskaŭ konvulsie kunpremitajn sur la genuoj kaj ke ŝi havis