Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidas — mi ankaŭ scias fari — ĉion, ĉion... Kaj nun ci ne tusas tiel konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio estas bona signo. Lulu vin denove anĝeleto, por ke la dolĉa dormo cin refreŝigu, refortigu, resanigu..."

En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj opiniante, ke ĝi jam estas dormanta, li rektiĝis.

Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj poste ŝtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris mallaŭte:

"Ĉu fine tio estas sveno, antaŭiranta la finan agonion?"

Tiu penso haltigis lin.

Volante konvinkiĝi li elpaŝis ekstreme brue; sed la infano ne aŭdas kaj ne vekiĝas, simile kiel ĝi ne vekiĝis la tutan vesperon dum kia ajn alia bruo.

Li bruigis poste la seĝon kaj kelkafoje piedbatis, fikse rigardante la infanon; sed en la vizaĝo de l' infano ne ektremis eĉ unu muskolo.

"Do tamen — la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekĝemis, poste senĝene elpaŝis kaj trairinte laŭlarĝe la ĉambron rigardis la korton tra la fenestro.

Post momento li sin turnis.

Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna viro sur la kontraŭa muro kaj lia vizaĝo vidigis maldolĉon,. Kiam laŭ la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlaŭte kaj fragmente paroli al la bildo:

"Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaŭ mi ĝojas en tiuj maldolĉaj momentoj, ĉar ci ne estas atestanto de ĉio ĉi — ĉar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti!

Kaj kiel severe, kiel riproĉe ci rigardas min — kvazaŭ ci volus diri, ke mi — cia patro estas kulpa je cia tuta doloro kaj malfeliĉo!...