Paĝo:Baghy - Hura!, 1930.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La demando videble surprizis la maljunan Grauer. Momenton li hezitis kaj poste iom mildigante la tonon demandis:

— Kial? Mi tute ne koleras vin. La profesoroj estas kontentaj pri vi, mi mem vidas, ke vi ŝajnas esti brava knabo. Espereble vi fariĝos forta, sana kaj tre saĝa viro. Kial koleri?

— Almenaŭ permesu, ke mi kisu vian manon… Vi ne scias ja kiomfoje mi revadis pri vi kaj pri patrino mia…

— Revadi ne bezone, malutile, danĝere… Cetere, inter viroj ridinda estas la mankisado. Jen, prenu la manon kaj finite!

Li etendis manon al la knabeto, kiu per ambaŭ manoj ekkaptis ĝin kaj premadis longe… longe. La larmoj en liaj okuloj atestis pri sentotorento, malfacile retenita. Sur la tremantaj lipoj vibris la haltigitaj vortoj.

— Nu, jen… Vi povas reveni jam al via ĉambro. Estu trankvila, mi zorgos pri vi kaj…

— Nur unu, unu demandon permesu… Ne pelu min for de vi sen certa scio!… Ĉu mia… mia kara panjo vivas ankoraŭ?… Mi vidas ŝin ofte en miaj sonĝoj.

La trajtoj de sinjoro Grauer kvazaŭ ŝtoniĝis, sed nur por momento. Li regadis siajn pensojn kaj kun seka tono donis la informojn.

— Ne! Ŝi mortis antaŭ multaj jaroj. Vi ne povas rememori pri ŝi… Kaj lasu la sonĝojn! Ili mensogas. Ĉu vi komprenas? La sonĝoj ĉiam mensogas kaj detruas la homan vivon… Cetere, kiel aspektis via patrino en la sonĝoj?

— Kiel ŝi aspektis en la vivo, — komencis la knabo — ĉar mi rememoras pri ŝi. Mi vidis ŝin ja antaŭ ses jaroj, kiam ŝi vizitis min en tiu instituto, kie tiutempe mi estis vartata kun multaj malgrandaj infanoj. Mi rememoras pri ŝiaj milda voĉo, pala vizaĝo