rolas pri siaj idealoj, kaj ne ekpenas praktiki ilin. Se agoj anstataŭus la vortojn, la malfeliĉo de la mondo baldaŭ ŝanĝus sin en feliĉon.
Homo, kiu faras multe da bono kaj ne parolas pri tio, trovas sin sur la vojo al perfekteco.
Homo, kiu plenumis malgrandan bonagon kaj grandigas ĝin en siaj paroloj, valoras tre malmulte.
Se mi amas vin, mi ne bezonas senĉese paroli pri mia amo — vi scios pri ĝi sen iaj vortoj. Aliflanke, se mi ne amas vin, vi ankaŭ scios tion kaj ne kredos al mi, se mi eĉ milfoje dirus, ke mi vin amas.
Kelkaj homoj multe parolas pri boneco, malŝparante belajn vortojn, ĉar ili deziras, ke oni opiniu ilin pli grandaj kaj pli bonaj, ol iliajn proksimulojn; ili serĉas famon en la mondo. Tiuj, kiuj faras plej multe da bono, uzas plej malmultajn vortojn pri siaj agoj.
La infanoj de Dio plenumas siajn farojn sen fanfaronado, obeante Liajn leĝojn. Mi esperas, ke vi ĉiam detenados vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senĉese, ĝis justeco regos en ĉiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.
Jen estas tio, kion postulas de vi la alproksimiĝo al Dio, jen estas tio, kion mi atendas de vi.
La realaĵo de homo estas lia penso, ne lia materiala korpo. La pensaj fortoj kaj la bestaj fortoj estas kunagantoj. Kvankam homo estas parto de la besta kreitaro, li posedas la kapablon de pensado, distingantan lin super ĉiuj kreitaĵoj.
Se la penso de homo estas senĉese turnita al la ĉielaj aferoj, tiam li fariĝas sanktanima; se kontraŭe, lia penso ne flugas ĉielen, sed direktas sin malsupren, por koncentriĝi sur aferoj de tiu ĉi mondo, li fariĝas ĉiam pli materiema, ĝis fine li atingas staton malmulte pli bonan, ol tiu de bestoj.
Oni povas dividi pensojn en du klasojn:
1. Pensoj, kiuj apartenas ekskluzive al la mondo de pensoj.
2. Pensoj, kiuj esprimas sin per agoj.
Kelkaj viroj kaj virinoj fieras por siaj glorindaj pensoj, sed, se tiuj pensoj neniam atingas la kampon de agado, ili restas senutilaj: la potenco dependas de ĝia elmontriĝo en faroj. Pensoj de filozofoj